Diskuto:Sète

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial esperantigi tiun ĉi komunumon?Narvalo (diskuto) 22:33, 17 Nov. 2012 (UTC)

Kara Narvalo ! Bonvolu respekti Vikipedian kutimon laŭ kiu elekto de plej grava(j) kontribuinto(j) estu konsiderata. Mi nome kreis kaj redaktis tiun artikolon okaze de grava Esperanto-renkontiĝo (IREM) kiu tie arigis ĉ 400 homojn en aprilo 2011. La kreo de la vikipedia artikolo sekve iel estis flanka rezulto de tiu aranĝo, en kiu la plejmulto evidente uzadis Esperantigitan formon de la urbonomo (same kiel ekzemple pri Bulonjo-sur-Maro). Ke vi malkonsentas kun tiu elekto estas unu afero. Ke vi senatende de respondo al via supra diskutero, movis la paĝon kaj provis forviŝi kelkajn (tamen ne ĉiujn , kial ? ) aperojn de la nomo Seto estas sinteno malkongrua kun niaj vikipediaj reguloj kiujn vi certe tre bone konas. Por eviti stultan redaktomiliton mi ne retromovis la paĝon al la titolo kiun mi elektis, sed mi tamen restarigis plurloke la formon Seto. --Arno Lagrange @ 07:42, 18 Nov. 2012 (UTC)
Oni ne povas kompari Bulonjo-sur-Maro al Séte, la unuan ĉiu konas, havas longtempan historion. Oni ne enkonduku nomon, kiun konas nur kelkaj homoj en Esperantujo. Aliflanke mi ne vidas la nomon Seto sur ĉi tiuj paĝoj: http://nikolao.pagesperso-orange.fr/esperanto.html kaj http://nikolao.pagesperso-orange.fr/nia%20asocio-retejo2009.pdf. Narvalo (diskuto) 08:40, 18 Nov. 2012 (UTC)
En ĉi tiuj retejoj jes --Arno Lagrange @ 09:15, 18 Nov. 2012 (UTC)