Diskuto:SEPA

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"unique"[redakti fonton]

Jen teksto, kiu estis en la artikolo...La antaŭa alineo (kaj ĉi tiu) troviĝu en la Diskuto-paĝo, ĉu ne? Cetere, en la franca temas pri "Espace unique de paiement en euros", kaj "unique" estas "unika", supozeble ... Verŝajne estu "unueca" zono/regiono/areo.

Kion kun ĝi?--Miropiro (diskuto) 18:35, 23 Jan. 2014 (UTC)

La franca vorto unique povas havi plurajn sencojn, inter alie sola, unueca kaj unuopa. La kerna aŭ originala senco de unique estas unika, sed tio en la okazo de la SEPA-areo estas miaopinie ne la celata. Neniu volas nomi la unikecon, sed ke el pluraj pagareoj iĝas nur unu kohera areo rilate al pagoj. Unika signifus, ke oni volas substreki, ke ekzistas neniu alia tia areo. Pro tio ŝajnas al mi, ke pluraj formoj povas esti uzataj, sed ne unika, kaj ke "Espace unique" ne signifas unika areo ("spaco"), sed unueca aŭ unuforma areo. Aldone, mi ripetas, ke "zono" estas tute malĝusta vorto. Ĝi signifas en la franca i.a. ceinture. --Bel Air (diskuto) 13:26, 14 Mar. 2014 (UTC)

"debeto" anstataŭ "kontodebetado"[redakti fonton]

https://eo.wikipedia.org/wiki/Debetkarto

https://eo.wikipedia.org/wiki/Debeto

Kaj ŝajnas ke tiu artikolo estas la nura retpaĝo trovebla kun tiu vorto (krome retpaĝoj bazitaj sur ĉi tiu kiel wikitrans)

"debetado" ankaŭ estas apenaŭ trovebla.

Tuxayo (diskuto) 12:45, 30 nov. 2017 (UTC)[Respondi]