Diskuto:Saĥaleno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial "Saĥaleno"? Kial ne "Saĥalino"?

Vd. PV 11-30 (Zamenhof): "Por ĉiuj natursciencaj nomoj mi konsilas preni la nomojn lati­najn en Esperanta trans­skribo. Se en la UV troviĝas nomoj de bestoj kun formo ne latina, la fakto venas de tio, ke en la unuaj jaroj mi ne havis ankoraŭ la principon pri la ne­ceseco doni al tiuj nomoj for­mon latinan; sed nun mi ordinare gvidas min per tiu principo.- Tio sama estas ankaŭ kun la diversaj fi­niĝoj, kiujn mi en la unua tempo ŝanĝadis pro ilia simileco kun Esperantaj sufiksoj, sed ki­ujn mi nun ordi­nare ne ŝanĝas; sekve mi konsilas uzi -ilo, -ino, -ulo k.t.p."

Mi supozas, ke en la artikolo pri "Saĥaleno" montriĝas influo de la eraraj principoj de la "Analiza Skolo" de Rikardo Ŝulco.--80.146.216.52 11:55, 30. Jun 2005 (UTC)

Ankaŭ mi ne komprenas aŭ suspektas:)

  • pro in-finaĵo
  • pro ebla konfuzo de saĥarino (dolĉa materialo)

saĥalino 11 trovoj, saĥaleno 15 trovoj Narvalo 12:00, 30. Jun 2005 (UTC)

Vd. ankaŭ jenan artikolon pri homonimoj (de Miroslav Malovec). Mi citas: "Aparte oni emfazu la fortimigan nomon Saĥaleno, dum ne sole la fontlingva, sed ankaŭ la internacia formo estas Saĥalino (Poŝatlaso de la mondo, 1970). Tiaspecan perfortadon de geografia nomenklaturo oni devas forte kontraŭbatali!" --Helmut Welger 13:32, 30. Jun 2005 (UTC)


De la supra diskuto pasis sep jaroj. Mi samopinias kun Zamenhof, Malovec kaj Welger, ke la toponimo "Saĥaleno" estas arkaika, kvankam laŭ mi ne pravas la anonimulo de junio 2005, kiu simple suspektas influon de la "Analiza Skolo" de Rikardo Ŝulco: Ŝajnas ke la vorto Saĥaleno estis frua formo de Zamenhof, kiu simple poste ne korektiĝis, kvankam li mem korektis siajn principojn pri esperantigo inter alie pri geografiaj nomoj, sed restis kaj tradiciiĝis en la vortaroj. Bonvenus iuspeca "oficiala" signo ke permeseblas kaj bonvenigatas esperantlingva uzo de la pli internacia (kaj laŭ la rusa originalo pli logika) formo "Saĥalino". -- ThomasPusch (diskuto) 19:54, 24 Maj. 2012 (UTC)