Diskuto:Salento

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alidirektilo al komunumo kaj artikolo pri duoninsulo samnoma[redakti fonton]

Leginte la skribaĵon de TP de la 10an de dec 2023 en diskuto:Salento (Kampanio) mi konstatas " la regiono en Apulio estas la plej granda el la tri administraj unuoj kaj meritas la titolon "Salento" sen aldonaĵo, kaj la komunumo en Kampanio havu la titolon "Salento (Kampanio)" "

Ĉu pli trafas ŝablono Italia regiono por la artikolo? P31 diras nur duoninsulo. Sj1mor (diskuto) 07:24, 1 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Via nuna vortumo en la unua frazo "... estas duoninsulo, kiu estas konata kiel kultura, historia kaj aparta geografia regiono" tutbone priskribas la tuton. Grazie pro farado de la artikolo, Sj1mor, kiu en la e-lingva priskribo de Italio ankoraŭ tre mankis! ThomasPusch (diskuto) 10:55, 1 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
@Sj1mor: Cetere mi ĵus havas ankoraŭ du respektive tri tute etajn teknikajn rimarkojn - baze temas pri la konsilo, post kreo de paĝo ĉiam investi 10 sekundojn por halti kaj admiri la ĵusan kreaĵon, ĉar tiam oni vidas se io stranga aperis:
  • unue la transpreno de <br clear="all"> eble bonis en la angla teksto, sed ĉi tie, pro nia ampleksa informkesto dekstra, kreas nekredeble grandan vakuon maldekstre - pli bonas tute viŝi ĝin, la funkcio ĉi tie ne havas utilon kaj kreas malutilon.
  • Kaj rigardu ankoraŭ la rezulton de {{Referencoj|2}}: Referencoj en du kolumnoj povas utili tiam kiam estas tre multaj referencoj, ni diru pli ol 8, sed se estas nur 1 aŭ 3, ofte aspektas stulte. Tiam pli bonas {{Referencoj}} en unu kolumno (kaj tio ankoraŭ aspektas bona se estas 10 aŭ 30 referencoj). Mi ankoraŭ ne forprenis la ciferon 2 informkeste, por ke vi vidu kion mi celas: almenaŭ en mia retkrozilo, nun en la unua kolumno estas nur unu linio finiĝanta per "Alirita" kaj en la dua kolumno, iom pli alte ol la maldekstra, staras perdite nur sola dato "2023-10-08".
  • Cetere, se jam fokusante pri tiu referenco: klaras ke en la angla vikipedio ĉiu leganto komprenas la anglan, sed ĉi tie ne nepre. Tial en e-lingva teksto necesas ĉiam aldoni e-lingvan tradukon de anglalingva aŭ iuajnlingva referenco. Se en la angla teksto menciiĝas franca aŭ alilingva referenco, kion la anglaj redaktantoj tre malvolonte faras, ĉar "multe pli praktikas anglalingvaj referencoj tuj kompreneblaj", tiam en la angla teksto aŭtomate konsideratas traduko al la angla, kio se oni tradukas el la angla al Esperanto aŭtomate rezultas en esperantlingva traduko, sed pri anglalingva referenco, laŭ anglalingva patrioto "tuj komprenebla", oni devas mem aldoni la tradukon...
Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 11:14, 1 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Bone, mi faris la ŝanĝeton kaj tradukis la referencon. Dankon. Sj1mor (diskuto) 12:34, 1 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Koordinatoj[redakti fonton]

Saluton @Tlustulimu, kial vi ŝanĝis la koordinatoj de la informkesto de ĉefurbo_lat_d, ĉefurbo_long_d al latitudo, longitudo, respektive? Rezulte de via ŝanĝo la koordinatoj montriĝas dufoje (do ripetiĝas en du sinsekvaj linioj). Eble io ke mi faris kaŭzis ke nun tiu ne montriĝas. Sj1mor (diskuto) 07:49, 1 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

La ripeton mi ĵus malaperigis. Krome mi alĝustigis la uzatajn parametrojn por koordinatoj al la grupa aparteno de "duoninsulo" laŭ la informkesta dokumentado. Tlustulimu (diskuto) 08:15, 1 apr. 2024 (UTC)[Respondi]