Diskuto:Saliko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saliko ne nur estas la nomo de planta familio, sed ankaŭ la pseŭdonimo de novelist(in)o esperantlingva, kiu publikigis verkaĵojn inter alie en la revuo Monato, ekzemple * la novelon "En fremda lando", revuo Monato, marto 2006. paĝoj 23 ĝis 25 pri la vojaĝaj spertoj de ĉinino en Finnlando. Eventuale la novelisto povus havi rilaton al Sabira Ståhlberg aŭ al ŝia fratino (ĉiukaze Sabira tre emis verki pseŭdonime, kaj kulture moviĝis inter la eŭropaj kulturoj de precipe finnoj, svedoj, tataroj kaj bulgaroj, kaj la aziaj de precipe ĉinoj kaj ujguroj...) - sed mia impreso ke la novela stilo povus esti "sabira" nur subjektivas, kaj al mi mankas pli profundaj informoj. Ĉu iu havas fundajn informojn pri la esperantlingva novelist(in)o "Saliko"?

ThomasPusch (diskuto) 12:01, 22 Aŭg. 2012 (UTC)

Mi scias, ke Saliko ne estas Sabira Ståhlberg. Ambaŭ estas el Finnlando, mi renkontis ilin ambaŭ (Sabiran antaŭ longe, Salikon ankoraŭ ĉi-jare). Ĉar mi ne scias, ĉu Saliko intencas, ke la vera nomo restu kaŝita, mi ne nun diras ĝin. Tamen ŝajnas al mi, ke la esperantistaro en Finnlando sufiĉe vaste scias, kiu estas Saliko. --Surfo 13:45, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
Bone. ThomasPusch (diskuto) 21:30, 20 Okt. 2013 (UTC)

Intertempe la interreto progresis, kaj ne kaŝas ke Surfo pravas.

ne kaŝiĝas la homa identeco de Saliko, kaj mi certe kredas ke pri ŝi estas nenio kaŝinda. Sed ĉar ĝis nun ne kreiĝis biografia artikolo pri ŝi en vikipedio, la informo provizore simple restu ĉi-tie. ThomasPusch (diskuto) 10:06, 29 Feb. 2016 (UTC)