Diskuto:Salsolo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Kio estas la temo de la artikolo? La enkonduka teksto aspektas kvazaŭ ĝi temus pri specio, dum ke la informkesto temas pri familio. Ĉar la titolo aspektas kiel nomo de genro kaj tion ankaŭ subtenas la difino de la Nova PIV, paĝo 1001, estus pli bone ŝanĝi ambaŭ ne harmoniantajn partojn de la artikolo, precipe ĉar la intervikioj kondukas al artikoloj pri la genro.

Se tio ne estos ŝanĝata, mi proponos forigon de la kvalite ne tre bona ĝermo, precipe ĉar ja mankas ĉiu ajn fonto. --Tlustulimu (diskuto) 18:54, 28 Mar. 2014 (UTC)

Nu bone, la enkonduko nun ŝajnas esti bona bazo por artikolo. Nun la informkesto ne estas ĝusta, ĉar ĝi aspektas tiel, kvazaŭ la artikolo temus pri familio. --Tlustulimu (diskuto) 18:58, 28 Mar. 2014 (UTC)

Listo de specioj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus legis, ke nun apartenas al la genro malpli da specioj, nome 24 ĝis 25, ĉar post molekulargenetikaj esploroj, oni decidis disigi la genron. Tion mi legis en la germana artikolo de:Salzkräuter. Ĉu ni volas resti konservemaj kaj ignori tion? --Tlustulimu (diskuto) 21:28, 29 Mar. 2014 (UTC)