Diskuto:Salvadoro de Bahio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Salvador de Bahio)

Kutime la nomo de urboj en Esperanto estas aŭ tute en Esperanto (kaze de aparte grandaj urboj, pri kiuj e-lingva nomo kutimiĝis en skribaj tekstoj), aŭ tute en nacilingva formo. Se en Esperanto, tiam devas temi pri unu vorto kun substantiva o-finaĵo, tial nacilingvaj unuopaj vorteroj neligitaj (kiel Rio de JaneiroBelo Horizonte) en Esperanto ricevas ligostrekojn, kaj se necese, o-finaĵon (kiel Rio-de-ĴanejroBel-Horizonto). Laŭ tiu kutimo devus esti en e-lingva formo Salvador-de-Bahio, Salvadoro de Bahio respektive Salvadoro (Bahio) en nacilingva formo Salvador de Bahia respektive Salvador (Bahio) - la interkrampa subŝtatonomo ja povas resti esperantlingva. En tiu logiko la formo "Salvador de Bahio" aspektas unuopa escepto de la kutimo, duon-nacilingva, duon-esperantigita. Laŭ la plej multaj vikipediaj artikoloj pri la urbo ŝajnas ke ne Salvador de Bahia sed nur Salvador konsideriĝas la oficiala urbonomo - sed esperantigi la urbon nur per titolo "Salvadoro", kiel la ŝtato en centra Ameriko, konfuzigus. Laŭ la kutimo pri aliaj grandaj urboj de Brazilo (kiel Rio-de-ĴanejroBel-Horizonto) la formo Salvador-de-Bahio, kun nur du malgrandaj streketoj aldone al la nuna artikola titolo Salvador de Bahio, ŝajnus solvo de la dilemo ... sed laŭ la vikipediaj kutimaj tia nomformo aplikiĝu nur, se ĝi konvinke uzatas ankaŭ ekster vikipedio. Se mankas tia pruvo, probable "Salvador (Bahio)" aŭ "Salvador (Brazilo)" estus la plej ĝusta solvo... Sed ĉu ne estas lokaj referencoj pri e-lingva formo de la urbonomo??? La nuna sola informo estas redaktoresumo de la 27-a de marto 2006, kiu sen plia fonto asertas ke "La urbo Salvador estas internacia konita kiel Salvador de Bahio. Laŭ loka esperantisto kiu estas studento pri Historio kaj skribis ĉi artikolon, estus pli taŭga ĉi tiu nova nomo." Iom malforta argumentado. Mi nun aldonas alidirektigon de titolonomo Salvador-de-Bahio, sed ŝanĝas nenion pri la artikola titolo, nur ĝojus se ekestus pli konvinka argumentado pri la urbonomo. ThomasPusch (diskuto) 21:32, 29 Jun. 2014 (UTC)

Elstarigo de urba Zamenhof-monumento en la germanlingva vikipedia artikolo pri la urbo[redakti fonton]

La germana vikipedia artikolo pri la urbo (kaj same la artikolo en de.wikivoyage) informas, ke inter la apartaj vidindaĵoj de la urbo (ĉapitro "Sehenswürdigkeiten") estas Denkmal für Ludwik Lejzer Zamenhof, den Begründer der internationalen Sprache Esperanto, im Stadtzentrum. ("monumento pri LLZ, la fondinto de la internacia lingvo Esperanto, en la urbocentro"). La esperantlingva artikolo male ne konsideras tian monumenton menciinda, kaj ankaŭ la listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Brazilo nur sobre kaj senceremonie mencias "buston de Zamenhof (1971)" en "Largo São Bento", samrange kiel tre multaj similaj Zamenhof-objektoj en Brazilo. Ĉu la germanlingva artikolo troigas la mencion? Aŭ ĉu la esperantlingva maltro atentas ĝin? ThomasPusch (diskuto) 21:32, 29 Jun. 2014 (UTC)