Diskuto:Samseksa edzeco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Samseksa edz(in)eco)

Ĉu memseksema ĉu samseksema ? Memseksumado estas masturbado ĉu ne ? La artikolo devus troviĝi sub Samseksa kunedziĝo. Arno Lagrange  06:54, 19. Maj 2004 (UTC)

geedziĝo aŭ iĝi edzo?

Pri la sistemigo de diversaj artikoloj rilataj al ĉi tiu temo[redakti fonton]

Sur Diskuto:Nupto okazas nun diskuto pri la sistemigo de artikoloj rilataj al "geedzeco", "geedziĝo", "samseksa edz(in)eco", "registrita partnereco", "nupto" ktp. Bonvolu legi la diskuton kaj kontribuu. Marcos 21:39, 7. Feb 2009 (UTC)

Gejedzeco[redakti fonton]

La perfikso ge- signifas ambaŭ seksoj, kio ne estas la kazo de la temo de la artikolo. Ĉu gejedzeco ne taŭgus pli bone por samseksa geedziĝo? Mi komprenas, ke ĉiuj ne ŝatos mian humuraĵon, pardonu ili al mi. -- DidCORN la 17-a de novembro 2013, 19:00 (UTC)

Mi ankaŭ trovas ĉi tiun titolon kun (in) krampoj neeleganta. Mi emas proponi ke alinomigu "samseksa edz(in)eco" al samseksedzeco. Se vorto estus kreita kun "ge-" prefikso, vi ne povus alidoni "-in" sufikso: ekz, "geedzeco" povus havi kaj viran edzon kaj inan edzinon. La antonimo de "ge-" (ambaŭseksa) estas "samseksa". Do, se oni kreus vorton "samseksedzeco" kunmetinte kiel "geedzeco", oni povus miaopinie enmeti la eblon en la vorton de kaj vira kaj ina paroj eĉ sen menciante "-in" sufikson. --Salatonbv (diskuto) 08:15, 19 Dec. 2013 (UTC)
Mi opinias male. "edzo" estas ekskluzive vir-signifa, vidu en PIV (necesas senpaga registriĝo), do "samseks-edzeco" ŝajne signifas "edzeco de viroj". Korektu min, se "-ec" ŝanĝas signifon. --KuboF (diskuto) 11:31, 2 Maj. 2014 (UTC)
@KuboF: Kiam "ge-" alglutas al vorto, la radiko estu vira kaj la nombro kutime estu plura:
  • ge- + edzo = "geedzoj" (edzo kaj edzino). Ne *geedzinoj* nek *geedzo*
Tamen, kiam "-eco" uzatas, la formo estas vira sed ne plura:
  • ge- + edz + eco = "geedzeco" (Stato de edzo kaj edzino). Ne *geedzineco* nek *geedzecoj*.
Ĉi tie temas pri samseksa versio.
  • samseks + edz + eco = "samseksedzeco" (stato de samseksaj edzoj aŭ edzinoj). Ne *samseksedzineco* nek *samseksedzecoj*. Ĉu? --Salatonbv (diskuto) 05:58, 15 Maj. 2014 (UTC)
@Salatonbv: Foje estas ge- uzata ankaŭ unu-nombre, sed tio ne estas kutima Esperanto. En via argumentado vi iel ellasis la eblon "edz + in + ec + o" (stato de edzino). Sed mi daŭre pensas, ke povas esti "sam-seks-edz-ec-o" (stato de samseksaj edzoj) kaj "sam-seks-edz-in-ec-o" (stato de samseksaj edzinoj). Fakte mi ne havas proponon por nova nomo, ĉar mi ne kapablas forige vir-seksecon de "edz-" sen aldoni "ge-". --KuboF (diskuto) 17:28, 16 Maj. 2014 (UTC)
Eble povus esti "Samseksaj edzeco kaj edzineco", sed tio aspektas kiel surogata nomo. Nun mi rigardas, ke PIV difinas gejon simple Samseksemulo. Laŭ PMEG -ul-vortoj estas sekse neŭtraj. Do konklude gej-edzeco eble disbatas vir-signifecon de edz-. Tamen en PIV estas eraroj, kaj tio povas esti unu el ili; aldone gejo precipe signifas viran samseksemulon... Do, daŭre stagnado. --KuboF (diskuto) 17:51, 16 Maj. 2014 (UTC)
@KuboF: En kelkaj aziaj lingvoj geedzeco (ĉine "Hūnyīn", vjetname "Hôn nhân", japane "Kekkon") estas ĉiam "geedzeco" kaj ĝia samseksa versio estas "Tónĝìng hūnyīn", "Hôn nhân đồng giới", "Dōsei kekkon" aŭ "samseksa + geedzeco". En la aziaj lingvoj ne estas vir-para aŭ ina para divido. (La kialo de la analizo de nelatinaj lingvoj estas, ke ĉi tiu artikolo estas nomata per signifo, ne per latinaj neologismoj kiel monogamio kaj poligamio).
Plie, mi ne konas alian titolon kiu havas krampojn pro gramatika kialo (ne pro apartigilo). Ekzemple, ne estas vikipedia titolo kiel "Hundo(j)" aŭ "(Ge)amiko(j)". Nun tiaj vortoj estu alidirektataj (K2 de VP:KUN) jene kun utila afikso "-eco":
Ĉu povus taŭgi Samseksaj edzeco kaj edzineco? --KuboF (diskuto) 15:01, 1 Jun. 2014 (UTC)
Ĵus okazas diskuto pri la afero en facebook. Dume estas firmigita opinio pri vir-seksa signifo de "edzeco" kaj subtenita Samseksaj edzeco kaj edzineco. --KuboF (diskuto) 15:41, 1 Jun. 2014 (UTC)
@Salatonbv:: Do ŝajne ne tiom facile. Mi kopias precizan kontribuon de Bertilo: „Ne tiel simple el historia vidpunkto: "La bela junulino troviĝis en la plena aŭreolo de la edzeco!" Tio estas Zamenhofa ekzemplo, en kiu "edzeco" uziĝas sensekse. Simile Zamenhof uzis la vortojn "edziĝi" kaj "edziĝo". Nuntempe la uzo estas pli rigora, kaj oni uzas "geedziĝo", "geedzeco" k.s. Spiros do simple proponis reiron al la Zamenhofa lingvaĵo.
Do evidente tiu vir-seksa signifo ne estas tiom forta, kiom mi pensis. Tamen, mi pledas por nuntempa "pli rigora" uzo. --KuboF (diskuto) 19:55, 1 Jun. 2014 (UTC)
@KuboF: Dankon pro via konsulto ĉe ekstera forumo. La titola formo "Samseksaj edzeco kaj edzineco"/"Samseksedz(in)eco" ŝajnas al mi sama al "studento kaj studentino"/"student(in)o". Oni evitu tian titolon se edzeco povas esti uzata kiel sekse neŭtrala vorto dank' al la informo de Bertilo. Mi pensas ke ne-malmultaj homoj inter samseksaj paroj ne volas disigi (kategoriigi aŭ priskribi) ilian statuson kiel "du edzoj", "du edzinoj", "edzo kaj edz"in"o", ktp eĉ se ili aperus tiel komparite kun plejmulto da nesamseksaj paroj. Geedzeco kaj Samseksedzeco (aŭ "samseks-edzeco" kiel Spiros literumis) ankoraŭ ŝajnas al mi bona lingva paro.--Salatonbv (diskuto) 11:51, 2 Jun. 2014 (UTC)
@Salatonbv: Via ekzemplo kun "studento" ne estas tre taŭga, ĉar laŭ PIV "studento" estas: "Persono, studanta en universitato aŭ alia simila supera lernejo". Do "studento" estas (laŭ PIV) sekse neŭtra vorto kaj inkluzivas samtempe inan studenton kaj malinan studenton. Sed "edzo" estas klare vir-seksa. (mulaj vortoj estas neklaraj...)
Simila problemo estis jam diskutita ĉe Nupto. Tiam estis prefero uzi klaran titolon sen ia granda risko de miskompreno (ĉar temas ankaŭ pri partneraj registriĝoj, ne estas uzita "geedziĝo"). Nuntempe ne certas ĉu "edzeco" signifas "stato de edzoj" aŭ "stato de geedzoj", sed "edzeco kaj edzineco" estas klara, kvankam maleleganta... --KuboF (diskuto) 12:13, 2 Jun. 2014 (UTC)

Se oni fakte analizas la aferon el pure lingva vidpunkto, tiam estas tre simpla respondo: Kiam viro edziĝas al ino temas pri geedziĝo de la paro, pri edziĝo de la viro kaj edziniĝo de la ino. Kaj edziĝas viro al viro, evidente ili edziĝas ambaŭ, kaj kiam ino edziniĝas al ino ili ambaŭ edziniĝas. Tiel simpla estas la afero alia vorto evidente ne estas bezonata. Cetere mi vere ne vidas, kial en kazo de gejo oni konstante devas emfazi ties seksan orientiĝon. Seksa orientiĝo estas privata afero de homoj, kaj dum oni ne deziras mem seksrilaton al persono, tia orientiĝo vere ne estas interesa afero! DidiWeidmann (diskuto) 17:14, 24 Jun. 2014 (UTC)

Ĉar la diskuto stagnas dum pli ol monato, unu el ĉefdiskutantoj dum sekvaj du monatoj ne diskutos, ambaŭ ĉefaj proponoj estas de lingva vidpunkto akcepteblaj sed Samseksaj edzeco kaj edzineco esti subtenita iom pli kaj estas pli klarsignifa, mi ĵus alinomigis la artikolon al tiu nomo. Se tamen daŭre estus problemoj, diru. --KuboF (diskuto) 12:17, 6 Jul. 2014 (UTC)

Mi pensas, ke ĉi tiu titolo estas pli bona ol la antaŭa kun gramatikaj krampoj. Dankon,--Salatonbv (diskuto) 12:36, 6 Jul. 2014 (UTC)
Mi krome forigis kelkajn alidirektilojn de "interesaj" titoloj: Samseksa geedzeco, Samedzeco, Samedzineco, Samseksa geedziĝo, Memseksema kunedziĝo kaj Samedziĝo. Homoj foje inventas vere diversajn titolojn. --KuboF (diskuto) 13:48, 6 Jul. 2014 (UTC)