Diskuto:San-Diego

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial estas enkrampe skribita Kalifornio? Ĉu estas ankaŭ aliajn San-Diegoj? Se jes, bv krei apartigilon kun ceteraj tiaj urboj. --Petr Tomasovsky 08:17, 1. Okt 2006 (UTC)

Tre bona demando! Kvankam ja estas ebleco en la hispana lingvo per "San(kta) Diego" simple celi la katolikajn sanktulojn San Diego de Alcalá aŭ Johano Diego, kaj kvankam ja ekzistas tutmonde aliaj lokoj kun la sama nomo (ekzemple urbeto en Teksaso, municipoj en Kubo, Gvatemalo kaj Venezuelo, kaj en Meksiko aldone pluraj pli long-nomaj municipoj, kiel ekzemple San Diego de la Unión, en Esperanto la sanktulojn oni nomu esperante, ne hispane, kaj pri neniu alia urbo/municipo hispane nomata "San Diego" (sen noma aldono) krom la kalifornia urbego ekzistas artikolo - laŭ la stato de aprilo 2014, pli ol sep jarojn post la demando de Petr! Krome sendiskute la kalifornia loĝloko estas la plej konata inter la samnomaĵoj.

Tial apartigilo nun ne sencas, kaj la artikolo vere nomiĝu nur San-Diego (kun streketo, samkiel San-Francisko kaj aliaj urbonomoj). Kaze ke poste kreiĝas artikoloj pri la aliaj municipoj, certe ili ne ricevu propran e-lingvan nomformon (tio sencas nur en la kazo de aparte tutmonde konataj urbegoj), sed nomiĝu "San Diego (LANDONOMO)". En kazo de unua tia plia artikolo, kreiĝu apartigilo "San Diego (apartigilo)". Nun tiu-ĉi artikol simple estu "San-Diego", kaj alidirektigo de la hispana formo "San Diego" sen e-lingva interstreko gvidu tien. Mi realigas tiun ŝanĝon. ThomasPusch (diskuto) 14:28, 27 Apr. 2014 (UTC)

Se vi serĉas per Google (mi ne komprenas kiel taŭge funkciigi la serĉilon de DuckDuckGo, bedaŭrinde), evidentiĝas, ke la nomo "Sandiego" estas jam delonge uzata en UEA-kuntekstoj, ekzemple por NASK 2009.

Krome, la streka nomo estas sufiĉe stranga laŭ mi pro tio, ke ne temas pri sano sed pri iu laŭdira sanktulo. פֿינצטערניש (Fincterniŝ), ŝi (diskuto) 11:37, 26 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Laŭ mia persona percepto la vortumoj "San-Diego" aŭ eĉ originale nacilingve (hispane kaj angle) "San Diego" (ekzemple la kanzonaro "San Diego vokas" de Alberta Casey) estas la kutime uzataj en Esperanto. Mi persone, kvankam mi mem gastis ĉe esperantistoj en la urbo, estis en kunveno de la loka grupo kaj preskaŭ jardekon ricevis ĉiujn periodaĵojn de ELNA, neniam vidis la formon "Sandiego" en Esperanto, kvankam mi ne dubas ke ĝi povas foje esti uzata: ĉe mi de guglo-trafoj pri "Sandiego, Kalifornio" rezultas nur 40 trafoj, "San-Diego, Kalifornio" rezultas 4000 - centoble pli!

Krome similaj loknomoj kiel "San-Francisko", "San-Paŭlo", "San-Salvadoro" aŭ "San-Marino" ekde pli ol jarcento forte enradikiĝis en la Esperanta leksiko, do "San-Diego" ne estas escepto. Kaj: se oni nepre volas misinterpreti la loknomon kiel "grandan dion pri sano", tion eblas same pri "San-Diego" kiom pri "Sandiego". Kaj lasta kontraŭargumento pri "Sandiego" estas, ke el la aliaj latinliteraj lingvoj kiuj nun havas vikipedian artikolon pri la urbo, nur unu, tiu pri la latva lingvo parolata per malpli ol 2 milionoj, uzas formon similan kaj kompareblan je "Sandiego" (nome Sandjego), ĉiuj aliaj - kaj estas multaj da, kun signife pli ol milobla parolantaro, uzas du apartajn nomojn kun du majuskloj kaj kun aŭ sen dividostreko. Sume: Oni ne arbitre ŝanĝu ekzistantan geografian nomon esperantlingvan, eĉ se oni pensas havi bonajn argumentojn por nova, ĉarme ekzotika variaĵo. Jes ja eblas krei literaturon aŭ ĵurnalismajn artikolojn, uzante la alternativan nomon (ekzemple eblus translokiĝi al San-Diego kaj malfermi esperantlingvan eldonejon tie - bonvolu!). Sed nur kiam kredinde nova formo estas vere akceptata kaj uzata grandparte en la lingva praktiko, nur tiam sencas ŝanĝi artikolon kaj kategoriojn en vikipedio (kaj tiam ekzemple ankaŭ necesus konvinki la redaktantojn de "guglo-mapoj", ke ekde nun San-Diego en Esperanto havus novan nomon). ThomasPusch (diskuto) 17:25, 24 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Reaperis la propono alinomi la artikolon «San-Diego» al «Sandiego», kun kialo: "Uzata oficiale en UAE kuntekstoj, kaj pluse, la urba nomo neniel rilatas al sano." La dua argumento jam traktiĝis supre, kaj la unuan mi tute ne komprenas - laŭ mia scio UAE estas kelkaj malgrandaj emirlandoj aliflanke de la terglobo - ĉu ili decidas pri urbonomoj en Nordameriko? ThomasPusch (diskuto) 09:34, 14 dec. 2022 (UTC)[Respondi]