Diskuto:Sandro Botticelli

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne certas pri la titolo garantiaĵisto. Mi intencis vorton por la angla pawn broker. -- Scott REDD

"Lombardisto". --Brion VIBBER
Dankegon! -- SR

Ĉu iu protestas, se mi movos la artikolon al Sandro BOTTICELLI? Unukorno 09:14, 23. Nov 2002 (UTC)

Certe neniu protestos. Bertilo WENNERGREN

Mi movis. Notu, ke la ilo "movu paĝon" estas pli uzinda ol simple elĉerpi kaj englui tekston de unu paĝo al alia, ĉar ĝi konservas la historion de redaktoj kune kun la movita artikolo. Sed, nepras ke la cel-paĝo ne ekzistas aŭ malhavas propran historion, aŭ la programo ne scios, ĉu estus ĝusta anstataŭigi ĝin. Ĉar ĉiu paĝo, eĉ alidirektiloj, ekhavis "konvertadan" enskribaĵon en la historio dum konvertado, mi devis unue forviŝi la malnovan alidirektilo 'Sandro BOTTICELI'. --Brion VIBBER 23:15, 23. Nov 2002 (UTC)
Dankon, Brion! Ĉi-foje la alidirektado vere estis iom komplika. Unukorno 16:59, 24. Nov 2002 (UTC)