Diskuto:Sangao

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Sangho)

La esperanta formo "samgo" devenas el miskompreno de latinlitera transliterumado de sanskritaj kaj paliaj literoj, kie oni uzas m kun diakrita punkto por origine simpla punkto, kiu indikas nazaligon de la antaŭa vokalo - do neniel temas pri m-sono.

Gunnar Gällmo 2003 04 17

Tamen "sangho" estas malfacile prononcebla (almenaŭ por mi). Ĉu gix vere similas la sanskritan prononcon. Kaj ĝi aspektas uzi Fundamentan surogaton. -- :)

La signifo ŝajnas al mi tre simila al budaisma eklezio -- :)


Esperantigo de la vorto saṃgha[redakti fonton]

Saluton karaj amikoj, mi tute konsentas kun la opinio, ke la litero (ं) en la sistemo IAST ne reprezentas ⟨m⟩, sed anasvāra—do en tiu ĉi okazo, nazan vokalon ⟨ǝ̃⟩—. Ankaŭ mi konsentas kun la opinio, ke la litero gh (घ) ne reprezentas la kombinon de ⟨g⟩ kaj ⟨h⟩, sed mahāprāṇa sparśa —en tiu ĉi okazo, surogaton de aspiracia konsonanto ⟨gʱ⟩—. Mi opinias, ke ĉe Vikipedio oni sekvu la jenan interkonsenton, per kiu la formo sangao estus la plej taŭga, ĉar la formon sango jam okupis fundamenta vorto, sed en tiu ĉi aparta okazo, ĉar la vorto eniris la vortarojn per la formo samgo, ĝi estus escepto. Por teni kongruon tra la artikoloj ĉe Vikipedio, mi proponas sekvi la rekomendon de PIV kaj uzi la formon samgo kiel la titolon de tiu ĉi artikolo. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 04:53, 1 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi samopinias. Osteologia (diskuto) 12:13, 14 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Pri la esperantigo:

  • Kaj NPIV, kaj Reta Vortaro, kaj la Germana-Esperanta Vortaro de Erich-Dieter Krause, kaj la Esperanta-Angla Vortaro de John C. Wells preferas la formon samgo: [1], [2], [3] (la vortaro de Wells ne estas havebla surrete)
  • Pri la fina vokalo -a en saṃgha: en multaj nuntempaj hindaj lingvoj, la fina vokalo -a estas malaperinta (en:Schwa deletion in Indo-Aryan languages). Tial sanskrita शिव Śiva → Hindia शिव Śiv (la dio Ŝivo). Tial, la fina vokalo -a estas foriginda (aŭ, alivorte, anstataŭiginda per la Esperanta vortsufikso -o) je esperantigo.
  • La en saṃgha signifas nazalan vokalon. Tia sono mankas en Esperanto. Oni povas proksimumigi ĝin per nazalaj konsonantoj. Ekzemple, en la ĉina, la korea kaj la ĥmera, oni uzas la nazalan konsonanton /ŋ/: ĉine 僧 [səŋ], koree 승 [sɯŋ], ĥmere សង្ឃ [sɑŋ]. Esperante, oni kelkfoje uzas nm (la du nazalajn konsonantojn en Esperanto): france France [fʁɑ̃s] → Francio, dimanche [dimɑ̃ʃ] → dimanĉo; camembert [kamɑ̃bɛʁ] → kamemberto, ombre [ɔ̃bʁ] → ombro, ombrelle [ɔ̃bʁɛl] → ombrelo. Ĝenerale, oni ŝajne sekvas la originan literumadon, almenaŭ en la francdevenaj ekzemploj.
  • Tial, oni preferu samgosango. Sed sango signifas ion alian; tial samgo.

Osteologia (diskuto) 14:08, 14 okt. 2019 (UTC)[Respondi]