Diskuto:Santiago de Ĉilio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi iom miras, ke nacia ĉefurbo de signifa ŝtato en la esperantlingva vikipedio daŭre nomatas laŭ nacilingva nomo kaj ne laŭ esperantlingva. Klaras ke ne indas esperantigi nomojn de etaj vilaĝoj, sed apenaŭ estas naciaj ĉefurboj kiuj ne havus esperantlingvan nomon, kaj la nomo "Santiago de Ĉilio" ja estas praktike uzata, ne nur en la

Sendiskute Santiago de Kubo nomiĝas tiel kaj ne "...de Cuba" [de tsuba], kaj la ĉilia ĉefurbo Santiago de Ĉilio laŭ mi indas je same esperantlingva, senprobleme prononcebla nomo, ankaŭ en vikipedio.

ThomasPusch (diskuto) 19:31, 25 Jun. 2012 (UTC)

PS: Provizore mi alinomigas la artikolan titolon al esperantlingva. Se aperus konvinkaj argumentoj kontraŭ tiu paŝo, senprobleme eblus malfaro de la ago, sed en ĝisnuna stato la lingve kutima formo Santiago de Ĉilio nur estis ruĝa ligilo al kvazaŭ "neekzista paĝo".