Diskuto:Signolingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mi la vorto 'gestolingvo' estas preferinda. Ĉiuj lingvoj estas signolingvoj. Lingvano 12:33, 30. Sep 2005 (UTC)

Mi konsentas. Bab 14:17, 30. Sep 2005 (UTC)


Jes ja gestolingvo preferindas. Signo ne estas nepre gesto: "Io ajn perceptebla (streko, desegnaĵo, figuro, bildo, objekto, gesto), kio elvokas en la spiriton ideon pri alia afero" (Reta Vortaro) Do ankaŭ skribita lingvo estas signolingvo. Nur gestolingvo precizas vere pri kio temas. Vikipediisto:Eliott


Mi ne samopinias, laŭ mi Marteno prave anstataŭigis "gestlingvon" per "signolingvo". Se oni demandas al surduloj aŭ fakuloj pri signolingvoj, ili tre nete distingas signojn el gestoj. La unuan ili difinas kiel geston konstruitan laŭ reguloj ("parametroj") kaj nepre enhavantan konvencian signifon. Pro tio ili povas reprezenti abstraktaĵojn. Gesto, kontraŭe, estas ĉu sensignifa (ekzemple kiam ĝi akompanas paroladon nur por substreki ĝin) aŭ ĉu mimikaĵo imitanta ion konkretan por esti tuj komprenebla (ekzemple kiam mi mendas trinkaĵon en trinkejo levante la pugnon kun la dikfingro al la buŝo).

Mi emas opinii, ke la surduloj esta pli spertaj pri kiel difini sian propran lingvon ol vortaro... Vikipediisto:Kristof

Ne la surduloj, sed la uzantoj. Kelkaj surduloj ne uzas ĝin (kiel ili spertus ?) kelkaj uzantoj ne estas surdaj (kial ili ne spertus ?). Kaj ne surduloj kreis ĝin - eĉ se ne estas imageble, ke ĝi povu evolui sen ili)--Ssire 14:43, 14. Jan 2006 (UTC)


Dankon Kristof! Vi ĝuste klarigis la diferencon inter la du. Tiu kiu interesiĝas povas legi diversajn artikolojn kiuj detale analizas kial ni nomas la vortojn en tiuj ĉi lingvoj "signoj". La "Centre for Deaf Studies" ĉe la Universitato de Bristolo, Anglio, estas bona fonto ekzemple.

Mi aldonus unu plian komenton - kiu diras ka la Reta Vortaro estas decidiga fonto? Vikipediisto:Marteno


PIV diras "gesta lingvo". Ja ĉiuj lingvoj uzas signojn tute kaj nure! "Signolingvo" estas anglismo. Gestaj lingvoj aparte ja uzas gestojn: Ĉiu montra, esprima movo de la korpo, precipe de la kapo, brako aŭ mano. -PIV Ne malrimarku la vorton mano. Bill O'Ryan 04:40, 11. Maj 2007 (UTC)

Signolingvo ne estas anglismo, oni renkontas tiun formon en aliaj lingvoj. Se vi ne bone komprenis la diferencon inter "gesto" kaj "signo", bonvolu informiĝi ĉe faka fonto pri surdula komunikado, ne ĉe PIV (kiu eĉ pri Esperanto estas foje dubinda aŭtoritato). --Kristof 14:24, 11. Maj 2007 (UTC)

Kompreneble PIV ne estas perfekta; neniu vortaro eĉ povas esti perfekta. Sed ĉu vi celas ke "faka fonto pri surdula komunikado" estas pli kompetenta pri la signifo de Esperantaj vortoj ol vortaro kia estas PIV? Aŭ ĉu ol Waringhien? Aŭ ĉu vi celas ke PIV misprezentas la uzadon de Zamenhof, kaj la aliaj klasikaj aŭtoroj? Tia akuzo nepre bezonas pruvon. Pli logikus informiĝi ĉe (Esperante!) faka fonto pri semiotiko.
"Signolingvo" estas (konsentite plurlingva) pleonasma idiotismo. Ĉuj lingvoj konsistas el signoj nure kaj pure. Esperanto, la angla, la franca, ktp ankaŭ estas "signolingvoj": ili esprimiĝas per arbitra kaj limigita aro da sonaj signoj precize kiel gestolingvoj esprimiĝas per arbitra kaj limigita aro da gestaj signoj (tamen gestolingvoj ne limiĝas al tiuj -- instruistoj pri surdula komunikado (miasperte) insistas ke mienoj kaj pozoj ankaŭ gravas, kaj multe pli ol en sona lingvo. Mi tentiĝas kompari tiujn lastajn al intonacio, sed mi supozas ke la ĝusta analogo de intonacio estas ritmo, malplumpo, kaj rapido/lanto).
Kredeble la Esperanta vorto gesto funkcias por vi falsamike. Komparu la anglan vorton "gesture". Kaj jes, la Esperanta vorto pli ĝenerale uzate havas ankaŭ tian signfon. Se tio estus vera ĝeno, mi proponus pli precizan ne-ambiguan solvon:
  • La bazaj konsistigantaj teoriaj segmentaj eroj de sona lingvo estas fonemoj.
  • Jam oni uzadis por la bazaj konsistigantaj teoriaj segmentaj eroj de gesta lingvo la terminon ĥeremo. Tiun terminon inventis elstara lingvisto-fakulo pri gestolingvoj :en:William C. Stokoe -- mi rekomendas al vi liajn verkojn. Mi havas lian interesan detalan fakan vortaron pri ASL - Usona Gesta Lingvo.)
  • Do supozeble eblas klare, precize, kaj malfalsamike uzi por gesta lingvo ian terminon kia ĥera lingvoĥerlingvo. (Bedaŭrinde Google ne tre utilas por serĉi vortojn entenantajn literon "ĥ" :-(, (tamen serĉo por anglalingva "chereme" donas kelkajn interesajn rezultojn.) (Kaj ankaŭ bedaŭrinde ĥerlingvo konsideratus kiel neologismo neuzebla en vikipedio.)
Amike, Bill O'Ryan 18:24, 11. Maj 2007 (UTC)

Mi ne riproĉas al PIV ties neperfektecon. Mi nur bedaŭras ke tro ofte oni ne uzas ĝin kiel gvidilon sed kiel nedistuteblan aŭtoritaton pri ĉio ajn. Sed tio estas detaleto. Nu, pri unu punkto ni plene konsentas : la vorto "gesto" estas ambigua. Kaj ĝuste tial, mi preferas eviti ĝin. Mi ne volas ke per "gestlingvo", oni pensigu pri simpla nevorta komunikado sed pri vera lingvo. Mi ankaŭ konsentas ke ĉiuj lingvoj estas signaj, laŭ la plej vasta signifo de tiu vorto. Sed la surduloj insistas pri tiu klara distingo inter gesto (sensignifa) kaj signo (signifoplena). Pro tio, mi daŭre opinias ke signolingvo, kvankam ne plene kontentiga, estas pli oportuna. Tro multaj homoj havas ideon malprecizan pri tiaj lingvoj, vidataj kiel "gestaj lingvaĵoj". Kaj mi krome aldonos ke ĝi estas jam pli vaste uzata en la esperantistaro ol gestlingvo. Provu per gugloj : ĉ.200 trafoj por gestlingvo, kaj ĉ.2300 por signolingvo. amike --Kristof 01:50, 13. Maj 2007 (UTC)

Lingvon en kiu esencas skribaj signoj oni povas nomi ”skriblingvo”.

Lingvon en kiu esencas parolaj signoj oni povas nomi ”parollingvo”.

Lingvon en kiu esencas gestaj signoj oni povas nomi ”gestlingvo” (aŭ ”gestolingvo”).

Estas pleonasme, nomi iun el tiuj lingvoj ”signolingvo”, ĉar ne temas pri lingvo se forestas signoj. La vorto estas kutime uzata en la signifo de 'gestlingvo', sed ĝi ne klarigas tion. Signoj povas esti gestoj aŭ io alia, kaj gestoj povas esti signoj ankaŭ se ili ne estas parto de la signaro de iu gestlingvo (ekzemple estas signo kiam Kristof mendas trinkaĵon en trinkejo levante la pugnon kun la dikfingro al la buŝo). La formo signolingvo simple sekvas la nelogikan modelon de kelkaj okcidenteŭropaj lingvoj. El la elementoj de tiu kunmetaĵo, ĝia signifo ne estas rekonebla. (La franca vikipedio klarigas La langue des signes désigne l'une ou l'autre des langues gestuelles.) Ekzistas tamen multaj kunmetaĵoj kiuj estas simile aŭ eĉ pli ”netravideblaj”, ankaŭ en esperanto.

Oni povas argumenti, ke ankaŭ la signifo de "gestlingvo" ne estas tute klara, ĉar en fonetiko oni foje konsideras la artikulaciajn movojn per kiuj formiĝas diroj en parollingvo ankaŭ kiel "gestoj". En tiu senco, parollingvo do ankaŭ estas gestlingvo. Tamen estas pli idiotisme, esprimi la signifon de 'gestlingvo' per la vorto "signolingvo".

En tiu situacio, mi ŝanceliĝas inter ”gestlingvo” kaj ”gestolingvo”, kaj preferas ”signolingvo” nur en la nomoj de unuopaj gestlingvoj kiuj estas nomataj ”signo-lingvoj” en siaregionaj naciaj lingvoj.

Talnat (diskuto) 11:46, 20 Mar. 2013 (UTC)

Do venkis la usona aliro, kiel ĉiam, malgraŭ la tute logika nomo gestolingvo, kiu almenaŭ estas menciita en la artikolo... Slavik IVANOV (diskuto) 08:57, 26 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Bv. kompari

http://d-nb.info/gnd/4129609-6 Sachbegriff: Gebärdensprache
http://d-nb.info/gnd/4192103-3 Sachbegriff: Zeichensprache

‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 10:04, 9 Maj. 2014 (UTC)