Diskuto:Sjælland

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"La insulo nomis laŭ la grandaj fokaroj, kiuj troviĝis sur la marbordoj de Sjælland: Foka Insulo (Sæl-land). La du vortoj foko (sæl) kaj animo (sjæl) tre similas en la dana lingvo, kaj tio devenas de la antaŭa kredo, ke foko estas animo de mortinta maristo."

Nu, mi forte pridubas, ke la vortoj akiris siajn formojn pro tiu kredo. Devas inversi, ĉu ne! Bab 12:55, 7. Sep 2004 (UTC) (kaj mi eĉ estas dano...)

Ze-/Selando[redakti fonton]

Se la insulo dane skribiĝas Sjælland, klare kun komenca "s", kaj prononciĝas [sjelen/sjelan], laŭ sistemo IFA [ˈɕɛˌlæn, klare kun komenca "s", kial tiam oni asertis artikole ke "en Esperanto Zelando (laŭvorte 'marlando')", klare kun komenca "z"? Tio estus domaĝa elekto por la nomigo de eŭropa geografio, ĉar "Zelando" ankaŭ estas granda regiono kaj provinco de Nederlando, kaj artikolo laŭ la nuna stato nomata Selando (sen referenco pri tia esperantlingva nomo, angle baptita "Sealand", prononco [SI:lent]) nur priskribas preskaŭ sensignifan nanan memproklamitan "mikronacio"n sur eta ferdeko apud Britio. Tial bonus por Esperanto havi kaj uzi esperantlingvan nomon de la insulo, sen la esperantlingve fremda litero "æ", kaj praktikus se tiu esperantlingva nomo ne estus Zelando, sed Selando. Do, kiuj fidindaj referencoj pravigas la aserton ke Sjælland en Esperanto estus Zelando?? Ekzemple: kion pri tio skribas danaj-esperantaj vortaroj? ThomasPusch (diskuto) 20:07, 15 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

La redaktejo de PIV diras (post diskuto inter la redakcianoj) ke "Zelando" estas arĥaismo, dum "Selando" estas la nun rekomendata formo. Bonaj nuntempaj aŭtoroj kiel Sten Johansson uzas "Selando". La Zamenhofa "Zelando" ŝuldiĝas al tio, ke li tradukis la fabelojn de Andersen el la germana. Indus ŝanĝi la titolon de tiu ĉi paĝo al "Selando". Lykke71 (diskuto) 20:48, 27 okt. 2022 (UTC)[Respondi]