Diskuto:Sněžka

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu "neĝulo" estas vira formo por "neĝulino", persono el fabelo de Grimm? Bonvolu alinomi al Sněžka. Petr Tomasovsky 08:53, 12. Okt 2010 (UTC)

Mi pensas, ke estas tute strange uzi personan sufikson por ĉi tiu monto, nur por esperantigi la nomon. Tial mi subtenas la proponon de Petr, eĉ se li ne plu emas verki ĉi tie.
IPuloj kaj novuloj bonvolu ne fari ion pri la titolo, ĉar vi ne povas laŭlicence alinomigi artikolon. Ĉiuj, kiuj ne komprenas, nek ŝatas nek konas VP:VD, same faru nenion pri tio. Dankon. --Tlustulimu (diskuto) 21:49, 20 Mar. 2013 (UTC)
Ĉar neniu kontraŭis la proponon aŭ proponis alian titolon, mi ĵus plenumis la proponon. Se vi volas malfari tion, vi havu seriozajn kialojn por tio kaj skribu ilin ĉi tien, por ke aliaj povu prijuĝi ilin. --Tlustulimu (diskuto) 12:23, 23 Mar. 2013 (UTC)
Mi devas reveni al la nomo de titolo, ĉu ĝi povus nomiĝi anstataŭ Neĝulo ekz. "Neĝa monto" aŭ "Neĝmonto"? Petr Tomasovsky (diskuto) 06:14, 14 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Principe tute bonvenus esperantlingva nomo de elstara monto en regiono tradicie plurlingva, kie elekto de unu lingvo ĉiam estas iom subjektiva elekto, kiu favorigas tiun lingvon super la aliaj. Laŭ mi persone la vorto "Neĝmonto" tute taŭgus. Sed vi scias, ke vikipediistoj ne inventu la mondon, nur priskribu ĝin: ĉu ie ekster Vikipedio troveblus almenaŭ unu reta artikolo aŭ eĉ pli bone gazetara teksto aŭ literatura verko uzanta esperantlingvan nomon de la monto? ThomasPusch (diskuto) 21:46, 2 apr. 2022 (UTC)[Respondi]