Diskuto:Somera tempo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi vidis nenie, ke Anglio iam sekvis duoblan somertempon, mi anstataŭigis ĝin per Francujo.--DidCORN la 30-a de novembro 2012, 21:25 (UTC).


Tiu ĉi paĝo estas malbone titolata. La ĝusta titolo estus "Somera horo". La vorto "tempo" nomas periodon, ne horon (nek hor-agordon). Tio ŝajnas esti anglismo; en la angla, la vorto "time" estas ofte uzata por signifi "horo".

Ĉiuj paĝoj kiuj uzas tiel la vorton "tempo" devus esti retitolataj per la taŭga vorto "horo".Ferdinand CESARANO (diskuto) 17:14, 24 Okt. 2013 (UTC)

Saluton Cesarano, laŭ la esperanto-franca vortaro la traduko de "heure d'été" ne estas horo de somero sed somera tempo (vidu: http://fr.glosbe.com/eo/fr/Somera%20tempo ). Plie se oni ŝanĝus la terminon somera tempo al somera horo, oni devus ŝanĝi nian NPIVan vortaron, kie oni trovas vortojn kiel (meza, vera) suna tempo, sidera tempo, Universala tempo (UT), loka tempo, ktp. Mi komprenas vian malemecon pri la titolo de la artikolo, sed estas ĉiam malfacile traduki stultaĵojn, kaj somera tempo estas stultaĵo, ĉu ne? La solvo estas forpeli tian fuŝan reĝimon.--DidCORN la 20-an de februaro 2014, 18:45 (UTC).
Saluton. Mi pensas, ke somera tempo estas ne nur laŭvorta traduko de la germana termino Sommerzeit, sed ankaŭ de diversaj terminoj en slavaj lingvoj. --Tlustulimu (diskuto) 18:26, 20 Feb. 2014 (UTC)