Diskuto:Somerville (Masaĉuseco)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu mi povas movi la artikolon al "Somervilo"? La plejparto de nomoj de urboj ĉefaj estas esperantigitaj (ekzemple Bostono, Novjorko, Rejkjaviko), kaj ŝajnas al mi ke aŭ ĉiuj aŭ neniuj nomoj devas esti esperantigitaj, kaj ŝanĝi la nomon de nekonatega urbo pli facilas ol ŝanĝi la nomon de Bostono. - Ian Maxwell, 2004-03-17-0944 UTC

Se vi esperantigas la nomon de nekonategaj urboj, neniu divenas pri kiu urbo temas! Ĉu vi ekkonus la urbojn, se mi skribus pri Peĉo aŭ Bosormenjo(hungaraj urboj Pécs, Böszörmény)? RK
Ne, sed mi ankaŭ ne konas la urbojn Pécs kaj Böszörmény. Kaj inkluzivo de la indiĝenlingva nomo de la urbo (kiel mia artikolo pri Maldeno), flanke de redirektoj por tiuj nomoj, asekurus ke homoj konu tiun nomon ankaŭ. - Ian Maxwell, 2004-03-18-0225 UTC
Refoje okazas la sama diskuto ĉu esperantigi nomojn de urboj aŭ ne. Ni devus klare precizigi tion en Vikipedio:Nomoj_de_titoloj#Esperantigado_de_nomoj. Bonvolu vidi Nomoj_de_titolo#Pri nomoj de urboj . Arno Lagrange 11:13, 18. Mar 2004 (UTC)