Diskuto:Sovetunio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu iu lertulo povas reverki ĉi tiun artikolon en maniero pli neŭtrala?

(1) Evidente, el iuj vidpunktoj, Sovetunio estis daŭrigo de la rusa imperio, sed mi supozas, ke ekzistas ankaŭ aliaj vidpunktoj. Oni ne povas nei, ke multaj aferoj ŝanĝiĝis post 1917. Interalie, la ŝtata sinteno al minoritataj lingvoj estis tute alia sub Lenin ol antaŭe.

(2) Sovetunio nomis sin komunista, sed tio estas nur unu vidpunkto; multaj alilandaj komunistoj ne nomis ĝin komunista, almenaŭ post Lenin. Fakte, estas malfacile imagi inteligentan difinon de "komunisto", laŭ kiu Stalino estis komunisto, do, se oni nepre devas elekti nur unu vidpunkton, verŝajne la vidpunkto, ke Sovetunio ne estis komunista, estas pli subtenebla.


Vi pravas, vere necesas reverkado. Kiu skribas pri historio prefere konu ĝin: Sovetunio ne fondiĝis en 1917 sed en 1922!!! Kaj jes, Rusa Imperio kaj Sovetunio estis du sufiĉe diversaj ŝtatoj kaj organize kaj politike (kvankam ja troveblas ankaŭ kelkaj paraleloj).


La normo estas Sovet-Unio, ne Sovetunio. Mi metis alidirekton.

Mi antaŭe vidis Sovjet Unio, kun j. Gvapolanda Respublika (diskuto) 20:09, 27 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi volas klare indiki por la estonteco, ke en Esperanto oni normale uzas la radikon "sovet-", ke ne ekzistas tradicio pri la formo "sovjet-" kaj ke tiaj ĉi formoj, eventuale renkonteblaj, estas simple mallerta imitado de trialingvaj formoj (nek ruslingvaj, nek Esperantaj).
Filozofo (diskuto) 14:37, 21 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
En la vorto e en la cirila estas je, la vokalo e havas alian signon. Mi pensas, ke tio ne estas mallerta imitado, nur laŭprononca skribo. --Crosstor (diskuto) 14:56, 21 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
1. Tute ne temas pri "laŭprononca skribo": la esperanta "ve" sonas al la ruslingvano pli taŭga ol "vje" por peri la sonon de "ве" en la rusa vorto "совет".
2. La formo "sovet-" havas ĉ. 100-jaran nekontesteblan tradicion en Esperanto kaj estis vastege uzata jam en la 1920aj jaroj (vidu, ekzemple, Sovetrespublikara Esperantista Unio.
Provoj ŝanĝi ĝis nun, kiam nek Soveta Unio, nek plejparte sovetoj (speco de konsilantaroj) ekzistas, estas, se ne temas pri lingva mallerteco, vere bizara entrepreno.
Amike, eĉ se iom edife, Filozofo (diskuto) 19:41, 22 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj:

   * 'е' =
         * e post konsonantoj: Fedorenko, Vasilevskij, Iĵevsk, Tuapse;
         * je en aliaj kazoj: Jesenin, Dmitrijev, Mendelejev, Gurjev; RG72 (diskuto) 02:41, 22 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Prave! Koncerne la silabon (cirile:) "-ве-" aplikeblas la unua kazo de la regulo (postkonsonanta).
Filozofo (diskuto) 19:41, 22 sep. 2020 (UTC)[Respondi]