Diskuto:Stanley Kubrick

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu iu scias certe, ĉu "Kubrick" prononciĝas kiel "KJUbrik" ĉu kiel "KUbrik"? Mi ofte aŭdas la lastan ĉe usonanoj sed la unuan ĉe britoj, kaj S-ro Kubrick estis brito... --Brion VIBBER

Kubrick mem devenas de Novjorko, sed en la frua 1960-oj transloĝiĝis al Britio. La Columbia Encyclopedia listigas ambaŭ prononcojn. La malsamo, kiun vi rimarkas ankaŭ ekzistas por la angla vorto super: ĝi estas [super] en Usono sed [sjuper] en Britio. --Stefano KALB

Ho jes, mi forgesis tion. Mi ankaŭ forgesis legi la paĝon. ;) Mi listigos ambaŭ prononcojn... --BV

La esprimo "Full Metal Jacket" rilatas al pafaĵo kies kapo estas metala, pro tio mi ŝangis la tradukon "Plena metala jako" por ne imagi homon kun jako tro peza.26-07-2002 Fabio Alonso RUIZ ORTEGA

Mi kredas, ke "Plena metala jako" ne taŭgas. Mi dirus "tute" anstataŭ "plena". Krome, "jako" ŝajnas iom stranga al mi, sed mi ne scias, kiun vorton uzi --Sennomo.

"Ĉirkaŭvolvaĵo" donas la Wells-vortaro kiel ne-vestĵa traduko de "jacket". Ĉu taŭga ĉu ne mi ne certas. --BV

Mi ne tute konsentas pri la traduko de "Eyes Wide Shut" kiel "Okuloj Laŭlonge Fermitaj"... la lasta por mi simple ne sencas. La originala kompreneble estas iom stranga; ĝi estas kunfandiĝo de la esprimoj "wide open" (tute malfermita[j]) kaj "shut" (fermita[j])... stranga, sed senchava por anglalingvano, ĉar ĝi tiel alvokas ambaŭ kontraŭajn esprimojn samtempe: oni provas fermi la okulojn, sed tute ne povas kaj faras male... ferma okulo al la ekstera mondo fariĝas tute malferma al la interna mondo, kie kaŝiĝas timo kaj ĵaluzo.

Sed pri "Okuloj Laŭlonge Fermitaj" mi simple ne povas trafi ian ajn sencon. Kion signifas tiu "laŭlonge"? Ĉu fermita de unu pinto de la okulo ĝis la alia? --Brion VIBBER

Mi konsentas kun viaj eksplikoj, BV, nur proponu alian tradukon. Mi ne konsentas kun la tradudo de Dr.Strangelove kiel Dro. Fantastiko, estus plej bone laŭ mi Dro. Strangulo aŭ Dro. Ekstravanganca. F.R.

Hmm, jen kelkaj proponoj: "Okuloj (Mal)fermitaj"... "Okuloj Malmalfermitaj" (ve!)... aŭ simple la antaŭa, malpli plaĉa sed sufiĉe senchava "Okuloj tute fermitaj". Pri "Dr. Strangelove"... tio estas la nomo de karaktero, kaj laŭ mi ne estu tradukita. La titolo de la kinaĵo estas "Dr. Strangelove: or How I Learned to Stop Worrying and Love the Bomb" (Dr. Strangelove: aŭ, kiel mi eksciis trankviliĝi kaj ami la atombombon). --Brion VIBBER

Mi kredas, ke oni ja traduku "Dr. Strangelove" (d-ro Strangamo). Kial? Ĉar "Strangelove" mem estas traduko de lia germana nomo! (Eble ĝi estis "Meckernliebe".) --Sennomo

La tradukon "D-ro Fantastiko" mi ŝtelis el la nomo de la filmo en Brazilo aŭ Meksiko. Kiu estas la nomo de "Eyes Wide Shut" en ne-anglalingvaj landoj? --Stefano KALB

La nomo de "Eyes Wide Shut" en Meksiko estas "Ojos bien cerrados", okuloj bone fermitaj (por vidi neniun, negi la realon, ktp).

"Eyes Wide Shut" aperis en Germanio sub la titolo "Eyes Wide Shut". Kelkfoje oni tamen klarigis la sencon de tiu ĉi titolo.
Dr. Strangelove: "Dr. Seltsam oder Wie ich lernte, die Bombe zu lieben" (Seltsam = stranga) --Unukorno