Diskuto:Star Trek

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La traduko "stela vojaĝo" estas bonintenca, sed ne tute trafa. Fakte la ideologio rilatas al la vagonaraj karavanoj, kiuj ires okcidenten en usono por akiri novan terenon. Estas esenca bazo de la usona mitologio, la paca konkero de neuzata lando en paca kunlaboro kun tiuj el la ĝistiamaj enloĝantoj, kiuj ne protestas.

Ankaŭ "Star Trek" ideologie propagandas, ke oni ne enmiksiĝu en la aferojn de aliaj planedoj. Sed fake ĉie ili batalas por "Homaj Rajtoj", aŭ kion ili komprenas sub tio ĉi termino.

Analizoj montris ke la spacaj fiuloj similas al la "rusoj", nome la sovetunio, kiuj iĝis poste, kiam la malvarma milito finiĝis, amikoj kaj kunlaboris. Longdaŭra problemo estis la kolektivemaj Borg kaj la nekalkulebla Q.

Aliflanke menciindas ke laŭdire Star Trek estis la unua televida filmo, en kiu blanka aktoro (Kirk) kisis nigrulinon (Uhura). La teamo estis tre miksita. En la germana traduko la reprezantantoj de la diversaj nacioj uzis la koncernen dialekton, do ne flue kaj perfekte sciis la lingvon (malgraŭ jarmiloj da evoluo kaj longa studado en la akademio).

Menciindas ankaŭ la multaj filmoj, kiuj uzis elementoj de Star Trek, ekzemple la germana C-filmo "Star Trash, The Degeneration" aŭ "Free Enterprise" kun Willam Shattner, kiu ludas la aktoron de Kirk (iomete komplika)