Diskuto:Suŝio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi volas aldoni la verajn japanajn (t.e. ne latinliterajn) vortojn por la terminoj en tiu ĉi artikolo, sed mi ne scias kian kodigon mi uzu. Ekzemple, la plej tradicia karaktro por "suŝio" havas la unikodan (16-bitan) numeron "x9B93" kaj la aktuale plej uzata unuopa karaktro havas "x9BA8" (alia ofta skribmaniero utiligas du karaktrojn), sed mi ne scias ĉu Vikipedio akceptas tiajn kodojn. Mi tajpas el publika biblioteka komputilo, kiu ne permesas ke mi "View|Source"-u paĝojn. Ĉu iu povas informi min kiel, ekzemple, oni aldonis la kanĵiojn komence de la artikolo Japanio?

Jen ekstera ligo al paĝo montranta la koncernajn skribmanierojn (temas pri la tri lastaj).


Saluton Haruo! Mi legis vian demandon. Por vi mi prezentas retan paĝon.
http://www.romaji.net/romaji.asp
La paĝo estas por Japano kiu enigi Japanlingvon eksterlande. Se vi scius metodon enigi Japanlingvon per alfabeto, vi povas enigi simplan kanĵion. Ryoho 13:05, 25. Jun 2004 (UTC)

uzmaniero (Japane)


Mi iom prilaboris la artikolon Japan. En tiu mi simple kopiis 日本国 kiel oni ĉiam kopias: aktivigu la deziratajn literojn, enmemorigu ilin per Ctrl x, kaj je la ĝusta loko enmetu ilin per Ctrl v

La bezonatajn japanajn vortojn vi verŝajne trovos en la japanlingva versio de tiu ĉi artikolo. Memkompreneble tio povas esti tikla, se vi (kiel mi) nur malmulte konas la japanan lingvon kaj skribon.

Tuj poste mi vizitos la adreson, kiun indikis Ryoho, por eble ekscii, kiel pli profesie skribi. --Hans 22:12, 8. Maj 2008 (UTC)

Bedaŭrinde la paĝoj ne funkciis. Ryoho, bonvolu testi kaj helpi.--Hans 22:19, 8. Maj 2008 (UTC)