Diskuto:Sud-Afriko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu Sud-Afriko alidirektiĝu al "Sudafriko" laŭ "Nord-Ameriko" > "Nordameriko", kaj laŭ la landolistoj je Afriko kaj Geografio? Aŭ ĉu la streko montras, ke temas pri propra lando, ne nure pri "Suda Afriko" = "Sudafriko"? Tiuokaze, ni devas ŝanĝi la landolistojn.

-- Bab je malnova redaktonomo Bjørn 12 mar. 2002‎

Sud-Afriko estas la nacio, Sudafriko estas malpli ofte uzata formo de Sud-Afriko (laŭ Google, 55% uzas la formon "Sud-Afriko", 45% "Sudafriko"), kaj Suda Afriko estas regiono de Afriko. Ekzemple, ĉe http://www.cix.co.uk/~antony/Esp/Kvakeroj/familio.htm, estas skribita: "Suda Afriko (Sudafriko, Lesoto, Bocvano, Malavio, Namibio, Zimbabvo kaj Zambio)."

-- Stefano KALB 15 nov. 2002

Pli ol 20 jarojn poste[redakti fonton]

La uzanto:Summer9778 (kiu ne estas regula redaktanto sed entute nur kreis tiun nomon kaj faris ekzakte tiun solan agon, do estas preskaŭ-anonima) jam en novembro 2022 proponis forstreki la afrikansan nomon de Sud-Afriko el la unua teksta frazo, lasante nur anglan nomon, notante "La afrikansa ne plu estas tre uzata lingvo en aferoj registaraj kaj naciaj en Sud-Afriko". Tamen, eĉ se la afrikansa en la respubliko malpligraviĝas, ĝi havis historie gravan rilaton al la ŝtato, daŭre ekzistas kiel lingvo, la afrikansa nomo de la ŝtato same estas plu uzata en la lando, kaj principe pli bonas doni pli da informo ol doni maltro da. Tial mi kontraŭas al forigo de la afrikansa, kio ŝajnigus en la unua frazo de la teksto ke la respubliko estus nur anglalingva. Tamen kompreneble ĝi ankaŭ ne estas "nur-angla-kaj-afrikans-lingva", kaj noti ĉiujn lokajn lingvojn eksplodigus la unuan frazon. Sed eblas simbole aldoni noton (angle South Africa, afrikanse Suid-Afrika, pri pluaj nomoj vidu la tirkeston "Nomo en oficialaj lingvoj" en la informkesto), kaj tio laŭ mi estas la minimuma kio necesus por respekto al ĉiuj oficialaj lingvoj. La afrikansa ne estas lingvo nur de konservativaj politikistoj kaj ne estas simbolo de la ofte kritikata eksa politiko de apartismo, sed estas tute normala lingvo en Sud-Afriko, kiun oni ne diskriminaciu nur en volo forigi parton de la kulturo kaj historio de la lando (tio ĉiukaze ne eblas). Ofte en unuaj frazoj de esperantlingvaj artikoloj menciiĝas pluraj nun aŭ historie gravaj nomoj de la temo de artikolo - ĝenerale pli da lingvoj pli justas kaj pli atentigas pri lingva diverseco ol tro drasta redukto, sed kompreneble, ke individue nomi ĉiujn oficialajn lingvojn ĉi tie tre malfaciligus legadon de la unua frazo. Tial laŭ mi laso de la afrikansa kaj angla kiel originaj ĉefaj lingvoj de la origine kolonia lando, kaj mencio de detala listo de ĉiuj lingvoj tuj apude en la informkesto, estas bona kompromiso inter politika ĝusteco kaj praktikeco.

-- ThomasPusch (diskuto) 14:58, 29 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: @ThomasPusch: Mi plene konsentas. La antaŭjuĝoj kontraŭ la afrikansa ne gravas: estas devo de la sudafrika politiko inkluzivi ĉiujn civitanojn. La afrikansa, estante unu el la 11 oficialaj lingvoj, daŭre havas la saman statuson kiel la angla kaj la ceteraj. — Super nabla (diskuto) 15:08, 29 mar. 2023 (UTC)[Respondi]