Diskuto:Provinco Bolzano-Bozen

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Sudtirolo)

Ĉi ne estus preferinda uzi ĉiam duobla derivado de la nomoj en Sudtirolo aŭ Supra Adiĝo?

T.e.:

  • Bolzano / Bozen
  • Alto Adige / Südtirol
  • Provincia autonoma di Bolzano-Alto Adige / Autonome Provinz Bozen-Südtirol
  • Regione autonoma Trentino-Alto Adige / Autonome Region Trentino-Südtirol
  • k.t.p.

povus esti tradukitaj

  • Bolcano / Boceno
  • Supra Adiĝo / Sudtirolo
  • Aŭtonoma provinco de Bolcano/Boceno-Supra Adiĝo/Sudtirolo
  • Aŭtonoma regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
  • k.t.p.

Alikaze plurestos ĉiam la sama problemo kiun version selekti: italan aŭ germanan? Estas evidenta ke, kiam mi parlas kun itallingva parolanto, mi diros "Bolcano" kaj, kiam mi parlas kun germanlingva parolanto, mi diros "Boceno" aŭ ankaŭ "Bocen". Sed, kiam mi ne scias la kulturan fonon de mia interparolanto, iamaniere mi devos diri ambaŭ nomojn, eble dirante unue tion ke mi kredas ke povus esti la versio kulture pli proksima al mia interparolanto.

--Hedorfer 19:13, 21. Sep 2006 (UTC)


Kial meti antaŭe l'italajn loknomojn? 76% de la loĝantaroj estas germane parolantoj kaj ne vivas itale parolantoj ekster la grandaj lokoj.

--HannesM 14:20, 16. Dec 2006 (UTC)


Simple kaŭze de la fakto ke Sudtirolo apartenas al la Itala Republiko kaj ke la oficiala ordo devus esti itala/germana. Sed, mi akordas ke estus pli korekta citi unue la version de la majoritata komunumo kaj sekvante la alia(j)n versio(j)n. Ĉi tio signifus tamen ke la nomo de la provinco estus "Aŭtonoma provinco de Boceno/Bolcano-Sudtirolo/Supra Adiĝo" dume tio de sia ĉefurbo "Bolcano / Boceno". Ĉi tio ne estus granda problemo en Sudtirolo, kie ekzistas granda homogeneco, kun malmultaj esceptoj, de la distribuado etno-lingva, sed en aliaj multilingvaj regionoj povus estigi granda konfuzo. Estus bonega trovi efikan solvon (regulon) por tutaj situacioj.

--Hedorfer 12:25, 8. Jan 2007 (UTC)


Mi komprenas kaj respektas absolute vian opinion. Tamen la nomo "Sudtirolo" estus historie pli korekta (ne estas neriproĉebla, tamen tolerabla). Estas la sama diskuto, kiu okazis l'angla Vikipedio. Tie la vikipediistoj decidis sin en voĉdono por "South Tyrol". Estante sudtirolano devas diri, ke por mian etnion estus insulto, nomi tiun landon "Aŭtonoma provinco de Bolcano-Supra Adiĝo", precipe tial ke ĉi tiuj loknomoj estas invencioj de faŝistoj(!). Ni devas konsideri la historian disvolviĝon, kaj konsideri la kompleksan kaj delikatan aferon de Sudtirolo. Certe nenia italo tolerus ĉi tiun proponon - sed nenia italo povas salti la interpopulan juron!

--HannesM 20:12, 9. Jan 2007 (UTC)


Saluton Hannes,

mi devas diri ke la diskuto iĝas interesega! Mi scias tre bone ke "Supra Adiĝo" aŭ, en la itala, "Alto Adige" estas historia falsaĵo (kun la senco de la itala esprimo "falso storico"). Mi scias ankaŭ tre bone ke "Alto Adige" estas invencio de la faŝistoj, kiel same preskaŭ tutaj sudtirolaj loknomoj. Sed mi opinias ke la germane parolantoj ne devus postuli kiel esprimon devus uzi la itale parolantoj por indiki la landon. Mi opinias ke la itala komunumo devus aŭtonome decidi kion fari, t.e. se daŭrigi uzi la faŝiston esprimon aŭ konsciĝi de la historia veraĵo.

Mi estas germano (de Germanio), mi aĝas 42 kaj mi vivas en Italio (en Venecio-Mestre) ekde antaŭ 22 jaroj. Mi opionias scii tre bone ĉu la italojn ĉu la germanojn. Mi scias ankaŭ bone Sudtirolon kaj mi havas kontaktojn kun italaj kaj germanj sudtirolanoj. Ĉi tie en Venecio mi havas [konsciĝitajn] amikojn ke diras ĉiam "Sudtirolo", aliajn ke diras iafoje "Sudtirolo" kaj iafoje "Alto Adige". Mi havas ankaŭ itale sudtirolan koleginon ke neniam diras "Sudtirolo", ŝi iafoje diras "Alto Adige" kaj ĉefe "Provincia di Bolzano"; ŝi laboras al la provinca/landa administrado kaj mi devas diri ke tamen parolas tre, tre bone la germanan.

Mi opinias ankaŭ ke sudtirola solvo (t.e. dueblaj esprimoj sen laŭvorte traduki) estas optimuma. Ekzemploj:

  • Alto Adige / Südtirol;
  • Provincia / Land;
  • Amministrazione provinciale / Landesregierung;
  • Piano urbanistico comunale / Kommunaler Bauleitplan;

ili estas esprimoj ke respektas ĉu la italajn ĉu la germanajn tradiciojn.

Ekzistas aliaj kazoj de land- aŭ regionnomoj, kie historiaj nomon estas rezignitaj. Ekzemple:

  • en Pollando, la regiono Mazury (Mazurio) estis cirkaŭ la germana Süd-Ostpreußen (Suda Orientprusio);
  • en Slovenio kaj Italio, la regiono nomita en la slovena Primorje (Marbordo) aŭ Slovensko primorje (Slovena Marbordo) estis cirkaŭ la regiono nomita en la itala Venezia Giulia (Venecio Julia);
  • la sendependa ŝtato Македонија (Makedonio) havas kiel oficiala nomo en la greka Σκόπια (Skopje), t.e. la nomo de sia ĉefurbo, ĉar la grekoj ne deziras konfuzi la slava Respubliko de Makedonio kun la greka Regiono de Makedonio (Μακεδονία);

certe ekzistas aliaj kazoj.

Mi estas favora al la maksimuma tolero. Por tio mi kredas ke ambaŭ nomoj devus esti tradukitaj. Poste la afero iĝos kultura: ĉu la esperantista pensado kaj kulturo estas kapabla de evidentiĝi la originan sencon de la aĵoj? Kaj: ĉu ĝi estas kapabla de ĝuste kuntekstigi la aĵojn? Ĝuste kuntekstigi la aĵojn signifas utiligi la esprimon "Orientprusio" kiam oni parolas pri germanaj historiaj aferoj kaj la esprimon "Mazurio" kiam oni parolas pri hodiaŭa Pollando, kaj tiel plu.

Mi estas scivolema scii tian opinion. Ĉu ekzistas aliaj personoj ke observas ĉi tia diskuto? Ĉu ni devus deloki la diskuton en la Diskutejon?

--Hedorfer 19:47, 12. Jan 2007 (UTC)


Saluton Hedorfer,

Vi scias mian opinion...!:) (Mi pensas ke mi trovis bonegan kontraŭparolanton.) Tamen vi devas scii ke ekzistas listo de italaj prafaŝismaj loknomoj kiuj havas nenion komune kun la nunaj loknomoj. Jen kelkaj ekzemploj:

  • Sterzing - Sterzen (Vipiteno)
  • Eppan - Piane (Appiano)
  • ktp.

Mi volas aldiri ke unu de miaj amikoj, ia etnografo, prognozis la ĉesigon de la germana lingvo kaj kulturo en Sudtirolo - se la situacio ne ŝanĝigos - je la jaro 2040 (simile al la nuna situacio en l'Alsaco). Kaj ĉi tio mi malkvietiĝas.

--HannesM 15:53, 24. Jan 2007 (UTC)

Estas tute kompreneble - kaj en ordo por mi - nomi la aŭtonoman provincon Sudtirolo laŭ tiu nomo, kaj akcenti la germanlingvan kulturan plimulton. Tamen ne estas helpo simple forigi la ĝisnunan redirektigon de la paĝonomo "provinco Bolzano-Bozen", al kiuj montras multegaj ligoj, kiujn neniu korektis kaj kiuj nun ŝajnas ruĝaj, kaj ankaŭ aliajn redirektigojn ekzemple de paĝo aŭtonoma provinco Sudtirolo, aŭtonoma provinco Alta Adiĝo ktp. al la ekzistanta provinca artikolo, ĉar tio simple konfuzigas kaj ŝajnigas falsan neekziston de tia provinca artikolo. Ĝuste en situacio, kie imageblas pluraj nomigoj (en Esperanto, la itala kaj germana, duobla nomoj italaj/germanaj aŭ germanaj/italaj, tiuj kombinoj esperantigitaj ktp., redirektigoj estas bonega helpilo tamen gvidi ĉiujn al la ĝusta paĝo.