Diskuto:Sukerkano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ PIV (malnova k nova) oni donas la nomon "sukerkano" nur al plantoj de specio "Saccharum officinarum" sed fakte oni faras sukeron de ĉiuj specioj de la sakara genro. Tial, ekzemple, la angla artikolo "sugarcane" kaj la franca artikolo "Canne à sucre" estas pri plantoj de genro Saccharum, kvankam la germana artikolo "Zuckerrohr" kaj la nederlanda artikolo "suikerriet" priskribas la specion Saccharum officinarum (same kiel ĉi tiu Esperanta artikolo). Vikipediisto:Kanadano, 14-an de marto 2007.