Diskuto:Supermara alteco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La preciza termino por indiki "La alton de punkto super la meza marnivelo" estas laŭ PIV 2002 p. 76 : altitudo. Kial ne uzi tiun ĉi kiel ĉefan terminon ? --Forstbirdo (diskuto) 10:48, 2 Okt. 2012 (UTC)

mane tenebla mezurilo de 1915 por vidi la supermaran alteconaltitudon

@Forstbirdo: Probable pro tio, ke artikolo Altitudo ankaŭ ekzistas, per iom aliaj informaj nuancoj, kaj ne nur ĉi tie, ankaŭ en vikidatumaro kaj en la aliaj lingvobranĉoj estas diversaj tekstoj (ekzemple en la angla Height above mean sea level kontraŭ Altitude). Tial eble pli bonas aldoni noton "Vidu ankaŭ: Altitudo" ĉi tien kaj al la alia, similtema teksto. Sed jes frapas la okulon, ke la teksto "Supermara alteco" estas tre eta, kaj tute ne havas iujn grafikajn erojn, grafikaĵojn, informkeston, navigilon ktp, kiujn intertempe havas normalaj vikipediaj artikoloj. Tial eble estas tamen bone sondi, ĉu ne per kunigo de la du paĝoj eblus havi pli da materialo en unu paĝo. Kvankam tiam la angla teksto Height above mean sea level kaj la alilingvaj ne plu havos esperantlingvan gefraton... Se vi volas, vi sondu kaj komparu la du tekstojn, ne nur en Esperanto sed ankaŭ en aliaj lingvoj, kaj eventuale tiam faru proponon pri kunigo. ThomasPusch (diskuto) 13:25, 10 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Cetere la angla permesas al si la lukson havi eĉ kvin tekstojn tre similtemajn: vertical distance/vertical position, height (kiu ankaŭ ekzistas en Esperanto: alto), elevation, altitude kaj height above mean sea level ... kie Esperanto nun havas tri. ThomasPusch (diskuto) 13:25, 10 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

PS: Mi nun, por iom pli kolorigi ambaŭ paĝojn, ankoraŭ aldonis historian mezurilon (tielnomatan "altometron", sed mi ne certis pri vortareco de tiu vorto kaj tial unue priskribe ĉirkaŭiris la vorton - tamen PIV konfirmas la ekziston). Ke mi metis la ekzakte saman foton al ambaŭ paĝoj, ne estis por demonstri ke ambaŭ estus kopioj unu de la alia, sed vidante ke ankoraŭ estas teksto altometro per alia bildo mi povos ankoraŭ diferencigi la du paĝojn per du bildoj. ThomasPusch (diskuto) 13:46, 10 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi pensas, ke estas plej bone por Esperanto ĉiam uzi la plej internacian terminologion en la scienca kampo (kaj en Vikipedio!!!). Por kuirejo kaj hejmo (ĉiutaga uzado) oni povas uzi simpligitan lingvon se oni volas. Altitudo = supermara alteco (simpligita ekspliga termino). --Forstbirdo (diskuto) 11:34, 11 mar. 2024 (UTC)[Respondi]