Diskuto:Superrealismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

mi havas dubon pri la korekta nomo, en la hispana ne eksistas la prefikson sur-, do la nomo devus esti super- aŭ hiper- realismo. en esperanto ni havas la du prefiksojn, al mi ŝajnas pli korekta uzi super, ĉar "sur" en la franca venas el "super", krome "super" donas pli bone la ideon de realismo pligrandigita, laŭ la dua difino en Plena Vortaro de Esperanto. F.R.

Vi pravas, sed mi pensas ke estus plibone fari liston de artistoj kaj verkistoj, kiel en Surrealismo artikolo.
Via artikolo estas tre bone! =)
P.G.

En preskaŭ ĉiuj lingvoj la termino estas skribita kun "sur". Mi konkludas : Esperanto estas la malpli internacia el la lingvoj...En PIV (2002) p. 1101 mi trovas :"surealistoj" ( kun unu r ). Ŝajnas al mi ke la titolo de la artikolo devus esti : Surealismo. --Forstbirdo 20:01, 7 Jan. 2012 (UTC)
Vidu ankaŭ Vilhelmo Oldo : "Pri lingvo kaj aliaj artoj" p. 59 --Forstbirdo (diskuto) 09:54, 30 Maj. 2014 (UTC)