Diskuto:Supra Silezio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La komenco de la teksto estis absolute neenciklopedie patosa, kaj mi mildigas, stile malplipatosigas ĝin ĝis eltenebla nivelo, tamen ne pli... Daŭre mi nomus la tekston nenecese patosa.

Krome ĝi daŭre traktas nur malgrandan parton de Supra Silezio, nome la teritorieton de la loĝlokoj Hať, Píšť, Šilheřovice en nuna Ĉeĥio kaj de Krzyżanowice en nuna Pollando, do fakte la teksto ne trafas la temon kiun supozigas la artikola titolo. Tamen la teksto pri la limregioneto estas tute interesa kaj certe rajtas resti, ĝi nur devus ricevi konvenan titolon, kaj ĉi-tie fakte devus aperi tute nova artikolo pri la tuta teritorio de Supra Silezio. ThomasPusch (diskuto) 20:24, 6 Nov. 2014 (UTC)