Diskuto:Surogata skribosistemo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen miaj shanghproponoj: 1) En la frazo El la diversaj surogataj skribosistemoj nur la H-sistemo estas proponita en la Fundamento de Esperanto, la baza regularo de Esperanto, oni anstatauigu la vorton proponita per la vorto difinita. Per la Fundamento, Zamenhof jam ne nur proponis la ortografion, sed li difinis ghin. Cetere: Dum la publika kunsido de la Akademio de Esperanto kadre de la 90-a Universala Kongreso 2005 en Vilno, Akademiano Brian Moon ankau klare atentigis ekzemple pri tio, ke Zamenhof ne proponis vortojn, sed ilin difinis. 2) Oni korektu la vorton retposhlegilo en la vorton retposhtlegilon. 3) Post la frazo Indas mencii, ke kelkaj homoj ne konsideras H-sistemon surogata kaj vaste uzas ghin en chiuj siaj verkoj, sen konverti chion ajn al Unikodo, ech se ekzistas tiu ebleco oni aldonu jenon: (Iuj novajhserviloj, retposhtiloj kaj chi-cele uzataj poshtelefonoj estas fidindaj nur pri la ghusta transigo kaj redono de la literoj a-z, A-Z, ciferoj 0-9 kaj plej kutimaj interpunkciaj signoj.) 4) Oni forigu la frazon Inter Esperantistoj ankau oftas tendenco altrudi chiean uzadon de H-sistemo kaj malvalorigi la X-sistemon. Sed tamen chiu el la proponitaj sistemoj havas siajn bonajn kaj malbonajn flankojn kaj estas vere uzata, char chefe ja nur mi altrudadas la H-sistemon al aliaj ;-) -- Andreas Kück 17:11 UTC en la 8-a de Novembro 2005

La artikolo estas korektita laŭ la proponoj de Andreas Kueck post nia Skajpa interparolo. Alauxdo 16:52, 23. Nov 2005 (UTC)