Diskuto:Tajvano
Dankon, Menchi, ke vi aldonis la oficialan nomon de Tajvano en la Ĉina lingvo. Sed vi povas ĝin aldoni ankaŭ en vera Ĉinskriba formo. Tio estus tre bona. Se vi rigardos la artikolon pri Pinjino, trovos ekzemplojn de Ĉinskribaj vortoj en la Vikipedio. Bertilo WENNERGREN
Tiu artikolo estas konfuzigo inter la nomo de la insulo (Tajvano, Taiwan, 台灣 ) kaj la nomo de la ŝtato (Ĉina Respubliko, 中華民國, JhongHuá MínGuó) 194.51.20.123
China:
- Taiwan/Formosa = Insel China
- Volksrepublik China = Festland China
Republik China
-
- 1911/1912-1949: Festland & Insel
- 1949-heute: Insel
2 artikolon !!!
[redakti] 2 artikoloj
Nun estas 2 artikoloj: Respubliko Ĉinio kaj Tajvano. - jc
[redakti] Kial ŝanĝi Ĉinujo al Ĉinio?
Nenial. Krom tio, ke la formo kun -ujo estas pli klara (oni tuj scias kiel nomi la anojn de tiu regno), la Vikipedio mem referencas paĝon kiu sisteme uzas la ujo-formojn: Vikipedio:Utilaj_informoj#Nomoj_de_Lingvoj_kaj_Landoj (paĝo de Bertilo Wennergren) - jc
- Saluton Jorge. Kvankam debatebla, la "io"-formo nun estas la interkonsentita konvencio en Vikipedio. Estis jam multnombraj diskutoj pri tio en la diskutejo aŭ alie. Mi persone ne havas preferon. Sed eĉ pli grava ol la elekto inter "io" kaj "ujo" estas la kohereco kaj logiko de nia enciklopedio, kiu ĉiam uzu aŭ la unuan aŭ la duan formojn. Mi do restarigas la antaŭan version de la artikolo. Ne hezitu ree diskuti tiun konvencion se vi malkonsentas pri ĝi. Dankon pro via kompreno, Thomas Guibal 11:03, 14. Aŭg 2008 (UTC)
- En ordo. Ĉu vi aŭ iu alia povus montri kie troviĝas tiu konvencio? Mi serĉadis en la diskutejo ktp sed ne trovis. Antaŭdankon! - jc
- Nu, mi ĵus serĉis en la regularo kaj nur trovis ĉi tiun paragrafon : Vikipedio:Nomoj_de_titoloj#Esperantigado_de_nomoj, kie la ekzemploj uzas la io-formon. Sed vidu ankaŭ tiun arkivon de la diskutejo : Vikipedio:Diskutejo/-ujo kaj -io. Amike, Thomas Guibal 11:22, 14. Aŭg 2008 (UTC)
- Se mi bone komprenis, la unua teksto uzas nur landnomojn sensufiksajn (kiel Tibeto) kaj do evitas elegante la problemon! Koncerne la diskutejon, temas pri sufiĉe freŝa diskuto, de oktobro 2007, kun tre konvinkaj argumentoj favore al -ujo. Fakte, ĝenas min la nuna devigo uzi -io tra la tuta Vikipedio! Cetere, bedaŭrinde nur kelkaj priregnaj artikoloj aldonas la informon pri la nomo de la loĝantoj (jes en pri Francujo aŭ Francio, sed ne ĉe Ĉilio, ekzemple). - jc
- Vikipedio estas kunlabora projekto, vi mem ne hezitu aldoni tiujn informojn komence de ĉiuj landartikoloj. Kaj kiel mi jam diris, vi ankaŭ povas prezenti viajn argumentojn en la diskutejo. Kore, Thomas Guibal 11:53, 14. Aŭg 2008 (UTC)
- Se mi bone komprenis, la unua teksto uzas nur landnomojn sensufiksajn (kiel Tibeto) kaj do evitas elegante la problemon! Koncerne la diskutejon, temas pri sufiĉe freŝa diskuto, de oktobro 2007, kun tre konvinkaj argumentoj favore al -ujo. Fakte, ĝenas min la nuna devigo uzi -io tra la tuta Vikipedio! Cetere, bedaŭrinde nur kelkaj priregnaj artikoloj aldonas la informon pri la nomo de la loĝantoj (jes en pri Francujo aŭ Francio, sed ne ĉe Ĉilio, ekzemple). - jc
- Nu, mi ĵus serĉis en la regularo kaj nur trovis ĉi tiun paragrafon : Vikipedio:Nomoj_de_titoloj#Esperantigado_de_nomoj, kie la ekzemploj uzas la io-formon. Sed vidu ankaŭ tiun arkivon de la diskutejo : Vikipedio:Diskutejo/-ujo kaj -io. Amike, Thomas Guibal 11:22, 14. Aŭg 2008 (UTC)
- En ordo. Ĉu vi aŭ iu alia povus montri kie troviĝas tiu konvencio? Mi serĉadis en la diskutejo ktp sed ne trovis. Antaŭdankon! - jc
[redakti] resursoj
La vorto resurso estas jam uzita en la Vikipedio kaj aperas ankaŭ en NPIV; ĝi estas pli preciza kaj specifa ol "rimedo". - jc