Diskuto:Talero

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La "germana marko" ne ekzistis en 1907. Ĝi estis kreita post la dua mondmilito, kaj - kvankam sufiĉe stabila - tamen suferis certan inflacion, do ne havis la saman valoron dum sia tuta ekzisto.

La formo "Deutschmarko", cetere, estas stranga miksaĵo de unu germanlingva elemento kaj unu esperantlingva, do ne taŭgas kiel rubriko en Vikipedio.

Gunnar Gällmo 16:13, 7. Okt 2004 (UTC)