Diskuto:Teknologio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi volas lokon enmeti "simplajn" ilojn kiel "rado", "kulero". Kie plej taŭgus? Ĉu tiaj ĉi aferoj estas "teknologio"? Bab 13:21, 10. Dec 2003 (UTC)
Tiuj rilataj al metioj povas esti enmetintaj sub rubriko "Metiartoj", ĉu?
Eliott

Pri rado mi enmetus en inĝenierarto -n Maksim 10:01, 18. Jul 2005 (UTC)

Teknologio aŭ tekniko?[redakti fonton]

Impresas al mi, ke tiu ĉi artikolo estas pri tekniko, aŭ pri parto de ĝi, foje nomata la "alta tekniko". Teknologio, laŭ PIV2, estas

  1. scienco pri la iloj, procedoj kaj metodoj uzataj en industrio por fabrikado de teknikaj objektoj
  2. etnologia studo de la evoluo de teknikoj.

La angla lingvo (aŭ ĝiaj reklamistoj) iam decidis uzi la vorton technology anstataŭ technics, ĉar ĝi pli imponas. Sed Esperanto ne havas kialon imiti tion. Ekzemple la ligilo al bioteknologio en tiu ĉi artikolo estas tute prave pludirektata al biotekniko.

Mi proponas aŭ kunigi tiun ĉi artikolon kun tekniko aŭ ŝanĝi la nomon al io pli teknika, ekzemple inĝeniera tekniko (ĉu tio estas pleonasmo?). Ekzistas jam artikolo pri inĝenierarto, kies nomo same estas ne optimuma, ĉar arto estas io individua, dum ke inĝenieriko celas normigi teknikon kaj igi ĝin sendependa de la individuoj ĝin praktikantaj. – Umberto 17:12, 8. Okt 2005 (UTC)