Diskuto:Teksaso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi vere ŝokiĝas de la rasa priskribo de la loĝantaro de Teksaso (kaj de aliaj usonaj geografiaĵoj). Tio estas vera sensencaĵo laŭ mi nepre forigenda. Arno Lagrange 10:35, 30. Okt 2003 (UTC)

Kial? --Chuck SMITH 18:31, 30. Okt 2003 (UTC)
La debato jam okazis aliloke (vidu : Diskuto:Kubo Klasifiko de Etnoj kaj Homaj Rasoj. . Priskribi loĝantaron laŭ rasoj supozigas ke raso estas akceptebla koncepto por priskribi homgrupon. Delonge estas science forigita la koncepto de rasoj : tio havas neniun signifon biologie kaj estas tute maleble science difini kio raso estas. Aliflanke ordigo de homoj laŭ rasoj estas nur maniero pritrakti iujn homojn malpli favore ol aliajn. Tial mi opinias entute forigendaj ĉiujn tiujn informojn pri rasaj klasifikoj. Akcepteblaj estu etnaj informoj (laŭ hejme parolata lingvo kaj simile). Sed ĉu pri tio informojn oni havas ? Arno Lagrange 08:59, 1. Nov 2003 (UTC)
Usonaj demografiaj informoj estas kutime bazitaj je kiel homoj priskribas *sin* en popolnombraj formularoj. Ne temas pri fia rasisma kategoriigo fare de aliaj homoj, sed male pri tio, ke homoj konsideras sin parto de iu demografia grupo aŭ alia. Tiel, "raso" povas esti legata kiel "etno". Kriĉjo 14:44, 1. Nov 2003 (UTC)
Mi iom teruriĝas : en Germanio inter 1933 kaj 1945, oni ankaŭ postulis ke la civitanoj sciigu al kiu raso ili apartenas; eĉ ekzsitis famililibroj kie oni devis montri el kiu raso estis ĉiuj prauloj ju plej malproksime kiel eble. Mia avino plenigis ĝin por la periodo de 1750 ĝis 1940. Vidu tio ne trankviligas min ke en la hodiaŭa Usono oni same faras kiel en la tiama Germanio. Arno Lagrange 10:49, 2. Nov 2003 (UTC)
Arno, ĉu vi konas la "leĝon de Godwin"? Temas pri tio ke kiam unu persono levas la temon de Nazia Germanio en interreta argumento, la argumento ne plu estos produktiva. ;-)
Mi konas tiun leĝon de Godwin kaj atentu ke mi nomis neniun el vi nazio. Nur mi hirtiĝas vidi en vikipediaj artikoloj tiajn informojn. Ke en iuj landoj oni mencias raso en statistikoj ne pravigas laŭ mi ke tio eniru la vikipedion. La sola afero kiu laŭ mi havus sencon estu mencii sociajn demografiajn ekonomiajn etnajn ks donitaĵojn (kiom da homoj aĝas inter 20 kaj 30, kiom da homoj havas tian hejmlingvon, kiom estas da fabriklaboristoj, ...) sed tute ne kiom havas helan aŭ malhelan haŭton, kiom da pezas pli ol 90 kg, ... Mia vidpunkto iom inspiriĝas de la franca INSEE (Nacia Instituto por Statistikoj kaj Ekonomiaj Studoj) kiu tiel eldonas statistikojn kiuj utilas por plani kiom da lernejoj konstruendas, kiom da instruistoj hispanlingvaj necesas, ĉu indas krei novan buslinion, ks. Al kio utilas scii kiom da homoj havas helan aŭ malhelan haŭtkoloron, krom por scii kiom granda malliberejo konstruendas por maldezirinduloj ? Arno Lagrange 09:05, 3. Nov 2003 (UTC)
Nu, se oni ekzemple volas priskribi sociajn konfliktojn aŭ eĉ rasismon (kiu fakte ekzistas) en Teksaso, estas iomete malfacile fari tion se oni ne rajtas mencii ke tiom da la enloĝantaro havas afrikajn praavojn, tiom da havas eŭropajn, tiom da aziajn ktp. Eble la vorto raso tute ne taŭgas en ĉi kunteksto, sed se oni volas kompreni ekzemple la movadon de Martin Luther KING neeblas ignori la fizikajn trajtojn de homoj. Ni povas priplori ke liaj samtempanoj kontraŭracie validigis tion ĉi, sed ni ne povas ŝanĝi la historion nek la sociajn tensiojn kiuj (bedaŭrinde, sed tamen fakte) ekzistas. Bab 09:17, 3. Nov 2003 (UTC)
Ĉiukaze, rasismo ja ekzistas en Usono, sed miaopinie tio estas pli kaj pli kaŭzata de artefaritaj sociaj limoj kreitaj de popolgrupoj ol haŭtkoloro. La epoko de la "fandujo" ne plu estas, kaj iuj grupoj timas aŭ miskomprenas aliajn kaj ne volas alpropigi trajtojn de aliaj grupoj. Pro tio, ĉi tiaj demografiaj informoj estas interesaj, ĉar oni povas vidi en kiun kategorion oni metas sin. Ideale ĉiu rifuzu respondi al la demando (kaj tio fariĝas pli ofta), sed intertempe granda kvanto da homoj insistas ke ili estas de unu grupo aŭ alia. Kriĉjo 15:09, 2. Nov 2003 (UTC)
Por historie ĝuste analizi la historion de landoj kiel SudafrikoBarato, oni estas devigita distingi inter diversaj homtipoj. Estas fakto, ke homoj malsame aspektas, kaj ke tiuj diversaj aspektoj fakte ludis rolon en la historio. (Mi ne diras ion pri la eno - ankaŭ mi kredas, ke ĉiuj kaj ĉiaj homoj esenceanime identas kaj havas similajn eblojn.) Silenti pri ĉi tiu fakto al mi ŝajnas same absurde kiel ne mencii la ekziston de ekzemple protestantoj aŭ gejoj en Irlando. Mi konsentas, ke la vorto raso iom elĉerpiĝis/makuliĝis kaj nun pli konvenas por priskribi ĉevalojn aŭ hundojn. Eble iu devus krei artikolon pri homtipoj? Bab 08:46, 3. Nov 2003 (UTC)
Ĉu iu kontraŭus anstataŭi la vortojn "Blankuloj", "Nigruloj" kaj "rasoj" en la artikolo per "Eŭropdevenaj", "Afrikdevenaj" kaj "etnoj"? Alikaze laŭ mi endus ŝanĝi "Azidevenuloj" al "Flavuloj" aŭ simile, por almenaŭ esti konsekvenca.
--VerdLanco 10:09, 28. Nov 2004 (UTC)