Diskuto:Telegrafo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Redaktante Crosstor: Telegrafo Mi aldonis iomete tekston. La fonto estas pli ol 40 jara sperto kaj antaŭe faklernejo. la teksto estas kruda, nepre oni devas revizii.

Redaktante Crosstor: Telegrafo


Oni provis telegrafadi per optikaj, akustikaj kaj elektraj efikoj.

En la antikva tempo per torĉo, fumo oni sendis mesaĝojn. Tio estis la optika telegrafado. Spite la primitivecon, sporade oni uzis jam kodojn, do praktike literoj estis forsenditaj. Menciindas du sistemoj. Oni instalis akvujojn samajn en ambaŭ lokoj. La diversaj akvoniveloj montris definitajn literojn. La sendanta telegrafisto signis starton per torĉo, samtempe malfermis la kranon. Ĉe la definita litero signis stopon kaj fermis la kranon. La alia telegrafisto devis sekvi lin. En la koda sistemo estis vico da fenestroj kaj laŭ kodoj oni signis per torĉoj en definitaj fenestroj.

En la antikva tempo oni uzis ankaŭ la drumon, fajfadon, poste trumpeton k.s. (akustika telegrafado).

En 1792 Chappe (ŝapp) eltrovis la telegrafon, kiu etendiĝis en Francio. Supro de alta kolono estis moveblaj brakoj. Definita litero definis ekskluzivan brakopoziciojn, kiujn la telegrafisto manipulis de sur la tero.

Poste ensalutis la elektra telegrafado. La unua sukceso estis diserigi akvon per elektra kurento. Ĉiu litero havis cirkviton al la akvujo. Se oni enŝaltis cirkviton de unu el la literoj, en la akvujo ĉe la elektrodo gluglado okazis. La telegrafado estis malrapida, krome multekosta pro la literkonduktiloj.

Estis pli bona solvo la elektromagneta sistemo. Oni profitis tion, ke la kompaso estas forturnebla pere de elektromagneto. Nun unu el la kompasoj difinis literon. La sistemo estis pli rapida.

Samuel Morse konkeris la mondon per sia inventaĵo. La sendilo estis ŝaltilo, kiu fermis la cirkviton. La ricevilo estis elektromagneto. Dum funkciado la aparato pentris streketon aŭ komon sur la paperrubandon. Nature la aparato tiris la rubandon per konstanta rapideco. Do Morse ne sendis literojn, sed kodojn konsistantajn el komo kaj streketo. Ofte la rubando malbone funkciis, tial oni uzis frapadilon. Tio estis elektromagneto aŭ pli precize primitiva relajso. Funkciado de la ankro aŭdigis mallaŭtan frapadon. La telegrafisto aŭdis la ritman frapadon kaj surpaperigis la mesaĝon.

Post invento de la radio aperis ebleco por la senkabla telegrafado. La nova metodo plaĉis precipe al militistoj kaj ŝipistoj. Du telegrafistoj sendis mesaĝojn unu la alian en definita frekvenco per radiosendilo kaj radioricevilo. La mesaĝo ne estis sekreta, ja iu ajn havis radioricevilon kaj aŭskultis en la definita frekvenco. La senkabla telegrafado etendiĝis precipe post katastrofo de ŝipego Titanic. Verŝajne tiam oni uzis unue la faman kodon SOS. La telegrafistoj trovis frekvencojn en kurta ondo. La sendado atingis preskaŭ la tutan mondon.

Sekcioj/subsekcioj[redakti fonton]

Mi ŝanĝis "===" per "==" en la unuaj kaj lastaj sekcioj - tamen iuj subsekcioj (===) eble devus esti sekcioj (==) - bv kontroli --Dominik 03:52, 14. Jan 2010 (UTC)

ADLS-diskuto (malsukcesis)[redakti fonton]

Proponita de Yekrats 15:51, 6. Jan 2010 (UTC)

  • Por:
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Iom mallonga. Mi proponas ĝin kiel legindan artikolon. Thomas Guibal 13:39, 8. Jan 2010 (UTC)
  • Komentoj:

monumento en Budapeŝto[redakti fonton]

Ĉu la bildo estas ĝusta? Ne faras la impreson de monumento. En la hungara kaj la angla vikio ĝi ne aperas. --Hans 13:45, 12. Okt 2010 (UTC)

Chappe-stacio[redakti fonton]

La bildo montras la aparaton antaŭ altaj arboj. En tia situacio la kodo probable estas apenaŭ videbla por la fora telegrafisto. Oni devus fortranĉi la arbojn. Dum la tempo de Chappe probable la arboj estis ankoraŭ tre malgrandaj.

Chu spertulo povas manipuli la fotografion kaj forigi la arbojn?

Krome: laŭ la teksto estis tri brakoj. Mi nur vidas du. --Hans Eo (diskuto) 14:25, 5 Nov. 2012 (UTC)