Diskuto:Terebintarbo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ la malnova PIV la planto nomiĝas "terebintarbo" k la kemiaĵo prenita de ĝi "terebinto", dum laŭ la nova PIV la planto nomiĝas "terebinto" k la kemiaĵo "terebintino".
La nova PIV tamen ankaŭ donas la formon "terebinto" kiel sinoniman nomon por la kemiaĵo, kaj "terebintarbo" kiel sinoniman nomon de la planto.
La du PIVoj do konsentas ke la kemiaĵo povas nomiĝi "terebinto" kaj la planto povas nomiĝi "terebintarbo". Pro ĉi tiu interkonsento (kaj la fakto ke la artikolo "terebinto" unue kreiĝis kiel artikolo pri la kemiaĵo) ŝajnas plej bone ke la vikipedia artikolo pri la kemiaĵo aperu sub la nomo "terebinto" kaj la artikolo pri la planto aperu sub la nomo "terebintarbo".
Vikipediisto:Kanadano, 1-an de aprilo 2007.