Diskuto:Tiristoro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La termnino tiristoro ne estas en http://vortaro.net , oni trovas anstataŭ tiristrono, kiu estas malmoderna, laŭ komento de membro de AdE mem. Mi vidas, ke en iu ajn alia lingvo la termino alproksimiĝas al tiristoro, kaj ne al tiristrono. Mi estas inĝeniero pri elektro, kaj la fakuloj uzas la sufikson -trono pri vakuaj aŭ gasaj tuboj (ekz. klistrono, tiratrono, magnetrono), kaj la sufikson -istoro pri duonkonduktaĵoj (ekz. transistoro, prostistoro, kaj logike tiristoro). Dum transistoro estas mallongigo de transrezistoro, tiristoro estus mallongigo de tirrezistoro. Tir originas de la greka thura, kiu signifas pordo, fakte, oni povas konsideri tiristoro-n kiel kunmetitaĵo de du transistoroj el duonkonduktaĵo, kontrolataj per la kroma konduktilo nomata pordo. Plie, la termino tiristrono konfuzigas du malsamajn elektrajn aparatojn tiratrono kaj tiristoro. -- DidCORN la 4-a de novembro 2013, 11:10 (UTC)