Diskuto:Tofuo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu neniu neniam ajn uzis...[redakti fonton]

ĉu neniu neniam ajn uzis la formon tohuo. Mi certis, ke tio iam estas la kutima formo. —La komenton aldonis, sen subskribo, 89.139.245.67 (diskuto • kontribuoj)

En la laborgrupo kiu prizorgas ĝisdatigon de vortaro itala-Esperanta surbaze de la verko de Carlo Minnaja, ni antaŭnelonge renkontis tiun ĉi vorton. Ni elektis la alternativojn "sojkazeo" kaj "tofuo" - ĉefe pro la jena rimarko el Reta Vortaro:
Citaĵo
 "Tofuo" estas la plej internacia formo de la radiko. Ankaŭ ekzistas "toŭfuo" pro la ĉina prononco kaj "tohuo" pro japana prononco. Nuntempe ĉiuj formoj aperas pro siaj aperoj en diversaj vortaroj. 
Eble, se ni ne havas argumentojn kontraŭ la aserto de ReVo, estus plej bone konformiĝi al tiu indiko kaj preferi "tofuo" kiel artikoltitolon. Amike, --WinstonSmith 17:37, 11. Jul 2010 (UTC)

Mi ofte renkontis la formojn tohuo kaj malpli ofte dofuo antaŭ jaroj. Multaj kuirlibroj (receptaroj) aperis ĝis nun en Esperanto, interalie pluraj eldonaĵoj el Ĉinio pri tiulandaj pladoj. Ĉu oni konsultis ilin? Krome mi atentigas, ke PIV (laŭ vortaro.net) donas la formon toŭfuo, kun resendo al sojkazeo. Haruo (diskuto) 12:11, 20 maj. 2018 (UTC)[Respondi]