Diskuto:Togolando

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nuntempe estas malunueco inter la titolo de la artikolo ("Togolando") kaj la titolo de la kategorio ("Togo"). Laŭ mi ni uzu "Togo" por ambaŭ titoloj: Ĝi estas rekomendita en la Listo de landoj kaj lingvoj de la mondo de Bertilo Wennergren, kaj ĝi estas multe pli internacia ol "Togolando" (rigardu la interlingvajn ligilojn de la artikolo). Kion opinias la aliaj? Marcos 00:26, 19. Jan 2008 (UTC)

Mi nun ŝanĝis la titolon de la artikolo al "Togo". Marcos 09:51, 29. Jun 2008 (UTC)

Laŭ ReVo togo estas ceremonia vira robo de la antikvaj Romianoj, konsistanta el vasta lana tuko, kiun oni drapire volvis ĉirkaŭ la korpo, lasante libera la dekstran brakon...

Mi realinomis la nomon al Togolando, kiu estas laŭ PIV. Petr Tomasovsky 17:22, 28 Okt. 2011 (UTC)