Diskuto:Tramtransporto en Parizo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel hungaron, la titolo memorigas min pri tio, ke oni transportas tramon en Parizo.:) Ĉu ne estus pli bona la titolo "Tramtrafiko en parizo" aŭ "Tramlinioj en Parizo" aŭ pli simple "Pariza tramo", "Tramo de Parizo" (kiel en multaj aliaj lingvoj)?.Narvalo (diskuto) 09:23, 9 Sep. 2012 (UTC)

Ankaŭ kiel franco, mi ŝatus uzi la esprimon "Tramo de Parizo". Nu, kiam mi unue redaktis artikolon nomitan "Tramo de Caen", iu alinomis ĝin "Tramtransporto en Caen", kaj ĉiuj kategorioj rilataj al tramoj tiam estis ŝanĝitaj. Por konsoli vin, mi aldonas bildon, kiu pruvas, ke oni ankaŭ transportas tramon en Parizo  :-)) --Dominik (diskuto) 09:56, 9 Sep. 2012 (UTC)
Mi kontrolis, tiu IU estis Petro Tomaŝovski, kiu ŝanĝis kutime laŭ sia gusto. Dankegon por la bildo, tre plaĉas al mi:)Narvalo (diskuto) 10:05, 9 Sep. 2012 (UTC)
Ĉar Petro ne plu kontribuas kaj oni ne povas tiel interparoli kun li pri la temo, mi proponas ŝanĝi tiujn artikolojn al formo, plaĉa al vi, kaj pli ĝusta (unu el la manciitaj formoj).Narvalo (diskuto) 10:05, 9 Sep. 2012 (UTC)
Ne temas ĉi tie pri mia propra plaĉo, mi delonge rezignis pri ĝi, temas ankaŭ pri ĉies interkonsento. Vidu ekzemple la diskut-paĝojn Diskuto:Tramo kaj Diskuto:Tramvojo. Iuj konsideras ke Tramo kaj Tramvojo estas du malsamaj aferoj, dum por mi temas pri la sama afero. --Dominik (diskuto) 11:02, 9 Sep. 2012 (UTC)
Unue dankon al Narvalo por atentigi min pri tiu ĉi diskuto. Ankaŭ mi, kvankam mi verkis jam iom pri tramoj, neniam uzis la terminon tramvojo, sed uzis la vorton tramo same kiel ekzemple la vorton metroo. Mi ne certas - ĉu tiu esprimomaniero, kun tramo nur por la vagonoj kaj tramvojo por la sistemo, ekzistas ankaŭ ekster-Vikipedie? Se jes, kie? Se ne, kiu alia lingvo uzas malsamajn vortojn por tio? Mi ĝis nun ne uzis ĝin.
Kvankam "tramtransporto" certe ne estas nur transporto de tramoj, sed ankaŭ transporto per tramoj, ankaŭ mi, kvankam malforte, opinias, ke ni harmoniigu tion al "metroo de X" kaj do movu ĉiujn "tramtransporto en X" al "tramo de X". La artikolojn tramo kaj tramvojo ni devas tiam konformigi al tio, supozeble farante el tramvojo alidirektilon al tramo kaj en tramo skribante, ke la vorto signifas ankaŭ transportan sistemon, analogie al metroo. darkweasel94 (diskuto) 12:02, 9 Sep. 2012 (UTC)
Mi interkonsentas kun via propono pri alinomado al "Tramo de Urbo" (se oni priskribas ne nur tramliniojn de la urbo, sed ankaŭ la tramojn mem), do ni superas la ĝeneralan interkonsentan nombron en nia vikipedio:)Narvalo (diskuto) 15:53, 9 Sep. 2012 (UTC)
Do, simile l Metroo de Parizo, mi alinomas la artikolon al Tramo de Parizo, se neniu efektive kontraŭargumentas.Narvalo (diskuto) 07:28, 10 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Tramtransporto en Parizo jam havas "fratajn" artikolojn Tramtransporto en Parizo T1 ĝis Tramtransporto en Parizo T13 kaj tiu alinomado ŝancelus la tutan aron de implikitaj artikoloj kaj kategorioj ne parolante pri ŝablonoj. La plej multaj artikoloj de la portalo pri tramoj estas titolitaj "Tramtransporto en..." kaj tio miaopinie alportus absolute neniun plibonigon. --Dominik (diskuto) 08:02, 10 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Aliflanke, se oni devus alinomi, necesus titoli la artikolon "Tramo de Francilio" aŭ "Tramvojo de Francilio" konforme al la franca titolo "Tramway d'Île-de-France" (tramo eliris el Parizo kaj disvastiĝis al ĝia tuta regiono Francilio). --Dominik (diskuto) 08:16, 10 jan. 2017 (UTC)[Respondi]