Diskuto:Trilero

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi tute ne ĝojas nomi esperantlingvan artikolon per termino anglalingva, kiu enhavas eĉ sonojn ([θ] kaj [ɹ]) en Esperanto tute ne prononceblajn. Sed aliflanke mi ne volas "inventi" esperantlingvan vorton simple hazarde, kaj ankaŭ ne havas konvinkan proponon pri esperantlingva termino. Tamen la koncepto "thriller" estas uzata multloke en la esperantlingva vikipedio, ĝis nun sen klarigo pri kio entute temas, kaj tial starigo de artikolo pri la temo havas sencon.

Kiu havas ideon kiel la koncepto de "thriller" povus kontentige nomiĝi en Esperanto?

Salutas Aidas 06:45, 24 Jun. 2011 (UTC)

Ebla solvo estus apliki la 15-an regulon de Fundamento de Esperanto, do "Thriller" adaptita al nia prononco, t.e. "Triler/o" (cetere la slavaj lingvoj ankaŭ ne havas la digramon "th"). --Dominik 11:04, 24 Jun. 2011 (UTC)
Post serĉado tra Wiki/EO, mi konstatis ke la vorto "trilero" jam aperas en 5 artikoloj - do ne estas inventaĵo mia. --Dominik 19:36, 24 Jun. 2011 (UTC)

Konsentite, mi ekaplikos la vorton "trilero", ligos la kvin artikolojn en kiuj la vorto jam uziĝas, kaj alidirektos la artikolon "thriller" al la vorto kreata laŭ la 15-a regulo de la Fundamento de Esperanto.

Aidas 21:10, 29 Jun. 2011 (UTC)


En feburaro kaj marto 2024 en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj oni diskutis alinomi la artikolan titolon «Trilero», sed fine decidis ne ŝanĝi ĝin. Bonvolu rigardi la diskuton en la koncerna arkivo. ThomasPusch (diskuto) 11:23, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]