Diskuto:Udonoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Udono)

La nuna teksteto estas vere minimume malgranda ĝermo de artikolo, sed bone... En aliaj artikoloj - ekzemple la teksto nudelo - menciiĝas la neologismo "udono" kun substantiva o-finaĵo, ne "udon" en sen-finaĵa formo. La sen-finaĵa formo pli misgvidas - ĉu temu pri radiko ud- kaj substantiva akuzativo? Tial la artikola titolo prefere estu "udono". --ThomasPusch (diskuto) 18:56, 19 Apr. 2014 (UTC)

@ThomasPusch: estas bone esperantigi la vorton al "udono" laŭ la Vortaro Japana-Esperanta. Tamen, la demando estas ke mi ne konas kiu estus pli bona titolo, se singulara aŭ plurala. Spagetoj estas plurala titolo ĉar temas pri la manĝaĵo de multaj spagetoj. Kun la sama principo, udono, se ĝi estas nombrebla, estu plurala Udonoj, ĉu ne?--Salatonbv (diskuto) 09:14, 4 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Rigardante la artikolon nudelo kaj ties liston

Formoj

  • Langetoj (itale: Linguine)
  • Papilioj (itale: Farfalle)
  • Spagetoj (itale: Spaghetti)
  • Helicoj (itale: Eliche)
  • Tuboj (itale: Penne)
  • Nokoj (itale: Gnocchi)
  • Makaronioj (itale: Maccheroni)
  • Lasanjoj (itale: Lasagne)
  • Fusiloj (itale: Fusilli)

Vidu ankaŭ

  • Ĉinaj nudeloj
  • Celefannudeloj
  • Riznudeloj,

la formo udonoj sendube pravigeblas. Mi alinomigas la tekston. Precipe tamen dezirindas iom pli da teksta enhavo ĉi tie... La artikola ĝermo estas laŭ kvanto minimuma. Salutas ThomasPusch (diskuto) 09:43, 4 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Koran dankon. Mi klopodos kontribui al ĉi tion poste. Cetere, mi ankoraŭ ne konas kio estos la plej bona esperantigo de la vietnamaj nudeloj "Phở" (iom similaj al udonoj). Fooj? Mankas esperantaj fontoj...--Salatonbv (diskuto) 10:13, 4 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
En kazo de absoluta manko pri eksteraj fontoj kaj de dubo preferindas lasi originan latinliteran vorton kiel Phở en titolo de esperantlingva artikolo kaj maksimume tre singarde proponi esperantigon en la unua frazo (por tia esperantigo kompreneble la formo "fooj" plej proksimas). Por japana, ĉina aŭ korea, greka, rusa aŭ araba vorto, kiu ĉiukaze origine ne skribatas en latinaj literoj kaj tial latinliterigo al esperantlingva teksto nepras, la "sojlo" por esperantigo pli malaltas, ĉar en Esperanto latinlingvigo esperantlingva pli konvenas ol latinlingvigo angla, franca, hispana aŭ germana, litova, ĉeĥa, hungara, vjetnama aŭ indonezia. Tial laŭ mi bonas la artikolo "Phở" kiel ĝi estas nun. Sed se estas pruvo ke la vorto "fooj" uzatas en vjetnamaj Esperanto-renkontiĝoj, tio jam sufiĉus kiel ekstera referenco. Pri la italaj nudeloj listigataj supre mi emas esti pli tolerema rilate al esperantigoj, kvankam klare la itala lingvo uzas latinan skribon, ĉar mi persone aŭdis la esperantigojn de la listigataj nudelospecoj jam antaŭ jardekoj kaj certas pri ilia uzo almenaŭ en la parola lingvo, tial mi persone ne insitas pri eksteraj fontoj (kvankam tiaj per simpla guglo-serĉo facile troveblas rete, kiel [1][2] por makaronioj), sed la vorton "fooj" mi persone ankoraŭ ne aŭdis en parolata aŭ vidis en skribata Esperanto, kaj tial ne persone povus konfirmi ties ekziston. En kazo de dubo prefere la origina nomo ol "tre memfarita esperantigo". ThomasPusch (diskuto) 09:54, 11 okt. 2016 (UTC)[Respondi]