Diskuto:Ulaanbaataro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alinomado[redakti fonton]

Amikoj kontribuantoj, mi alinomas tiun artikolon al Ulaanbaataro, tamen konservas la eblecon Ulan-Batoro. Mongoloj mem nomas sian ĉefurbon Ulaanbaatar (Улаанбаатар) kaj mongolaj e-istoj ĝin nomas Ulaanbaataro, do taŭgas, ke Esperanto spegulu tion. La esperantigo Ulan-Batoro estas nura devenigo de okcidenta (anglalingva) formo Ulan Bator, do ne devas regi sur la mongola esperantigo. Ĉu konsenteble? -- Fernando Maia Jr. 16:15, 27. Sep 2008 (UTC)

La esperantigo Ulan-Batoro fakte venas de la rusa formo Улан-Батор - kaj la angla formo same fontas el la rusa ... ne ĉio venas el la angla. Sed ĝustas ke temas pri fremda, eksterlanda nomformo. Sed la mongole cirila nomo Улаанбаатар estas laŭ prononco ʊɮɑːŋ.bɑːtʰɑ̆r, do kun du longaj vokaloj "ɑː" - esperantigebla pli-malpli Ulanbataro, dum la esperanta nomformo "Ulaanbaataro" en Esperanto klare prononcatas "U-la-an-ba-a-ta-ro". Duobla vokalo en Esperanto neniam estas longa vokalo, sed ĉiam du vokaloj. Tial fakte la formo Ulaanbaataro ne taŭgas, eĉ konsiderante ke la klasikan mongolan skribon de la urbonomo[1], kiun oni same prononcas, ʊɮɑːŋ.bɑːtʰɑ̆r, oni foje latinliterigas Ulaghanbaghatur kaj foje Ulaγanbaγatur. -- Aidas 19:56, 24 Jan. 2012 (UTC)

Jes. Ĉe Vikipedio oni nomu la artikolojn en Esperanto. Necesas renomi ĝin, sed nur administrantoj pova tion fari. Golfestro (diskuto) 09:17, 29 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

La frazo "Dudeko da studentoj eklernas Esperanton ..." tute ne havas enciklopedian valoron, se la dato ne estas klara. -- Sibazyun 15:35, 31. Maj 2009 (UTC)