Diskuto:Unesko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ PIV, UNESKO estas "La Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj". Mi sugestas tiun formon anstataŭ "Unuiĝint-Naciara Edukada, Scienca kaj Kultura Organizo", kiu laŭ mi sonas iom strange.—La komenton aldonis, sen subskribo, 187.52.214.24 (diskuto • kontribuoj)

Sed PIV ne diras, ke la akronimo estu *ESKOUN*. En [1] ĝi diras, "Unesko (siglo de neesperantlingva deveno)". Kaj "Unuiĝint-Naciara Edukada, Scienca kaj Kultura Organizo" estas laŭvorta traduko.--Salatonbv (diskuto) 15:02, 6 Mar. 2015 (UTC)
En la teksto ofte aperas la formo UNESCO, dum tio ne aperas ĉe la enkonduko. La formo UNESKO, kvankam pravigebla, uzata en kategoria nomo (Kategorio:Mondaj heredaĵoj de UNESKO), ne aperas en la teksto.Narvalo (diskuto) 18:57, 16 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Ĉu ne la titolo devas esti "UNESKO" anstataŭ "Unesko"? --Chuck SMITH (diskuto) 11:28, 13 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Jes, vi pravas. Mi korektis en la artikolo, sed la ŝanĝon de nomo devas fari administranto, ĉar necesas unue forigi la pagôn UNESKO. Golfestro (diskuto) 09:15, 24 dec. 2017 (UTC)[Respondi]
✔ FariteSalatonbv (diskuto) 21:33, 25 dec. 2017 (UTC).[Respondi]

La konvencia, plene stabila kaj enradikiĝinta nomo de la organizaĵo en Esperanto estas Unesko. Ŝajne iuj volas ludi per la lingvo altrudante siajn proprajn kapricojn. --Surfo 14:54, 26 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Bona punkto, @Surfo:. Se estos plimulto da opinioj por vi, mi estas gxoja resxangxi la titolon. Aliaj komentoj @Chuck SMITH:? --Salatonbv (diskuto) 23:42, 26 dec. 2017 (UTC).[Respondi]
Tiokaze, oni devas iel - robote- alinomigi la kategoriojn kaj korektigi la koncernajn artikolojn.Narvalo (diskuto) 07:28, 27 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

@Salatonbv: Pri uzo de "Unesko", vidu ekzemple en PIV, en tekstoj de UEA ("oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko"), la Unesko-kurieron kaj ankaŭ malnovajn tekstojn, ekz. Esperanto en Perspektivo (verkita grandparte de Ivo Lapenna, specialisto pri internacia juro).

Nia vorto Unesko ne estas Esperanta mallongigo, ĝi estas vorto pruntita el alia lingvo kaj adaptita al Esperanto.

La citita vortgrupo "Unuiĝint-Naciara Edukada, Scienca kaj Kultura Organizo" estas stranga elpensaĵo eble kreita nur por ŝajnigi, ke "Unesko" estas nia propra akronimo. Tian nomon kaj la similan "Unuiĝinta (aŭ Unuigita) Naciaro" iam uzis kelkaj Esperantistoj, sed tiuj formoj ne estis imitataj. Oni forigu tiujn el Vikipedio aŭ almenaŭ indiku, ke temas pri ege malofta uzo.

Kompreneble, oni povas ankaŭ tutmajuskle skribi UNESKO aŭ iun ajn alian vorton, ĉu por emfazi, ĉu por iel honori, sed la normala formo estas Unesko. Tio, ke Unesko mem en siaj publikaĵoj skribas UNESCO, estas alilingva afero kaj komprenebla kiel elstarigo de la propra nomo. Ankaŭ en la Franca kaj Angla gazetaroj la nomo aperas normale kun nur komenca majusklo.--Surfo 17:29, 28 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

UNESKO estas mallongigo kies ĉiu litero havas klaran signifon: UN, la tri gravaj fakoj de la Organizaĵo: Edukado, Scienco kaj Kulturo. Kutime oni skribas mallongigon minuskle, kiam la literoj devenas de la sama vorto (Ekz. S-ro). Estus iom strange skribi Unesko, kiam por ĉiuj aliaj mallongigo oni skribas majuskle. Golfestro (diskuto) 19:30, 28 dec. 2017 (UTC)[Respondi]
@Surfo:Kiel mi skribis en la unua sekcio de cxi tiu pagxo, mi konis ke la akronimo estas trovebla en kelkaj vortaroj. Sed estas la nova sekcio de Chuck Smith and alia uzanto kiuj volis alinomi la titolon al majuskla. Ankaux estas aliaj ligiloj kun cxi tiu formo, ekz http://esperanto.center/2017/12/08/528?ckattempt=1 http://www.jei.or.jp/unesko/gepatratago.htm http://esperanto.china.org.cn/kalejdoskopo/2009-04/27/content_17681232.htm https://esperanto-urbo.de/blog.php?blog_id=17429877 Ambauxaj formoj sxajnas bonaj.--Salatonbv (diskuto) 02:06, 29 dec. 2017 (UTC).[Respondi]
Mi nur diris, kiel la afero statas kaj kio estus saĝa decido. "UNESKO" ja ne estas rekte erara formo, precipe se vi elparolas ĝin u-no-e-so-ko-o. Esperanta mallongigo ĝi ne estas kaj ankaŭ ne pravas la aserto "por ĉiuj aliaj mallongigo oni skribas majuskle". Prijuĝu la valoron de viaj fontoj kaj faru laŭ via plaĉo. Por mi, la afero estas finita, kaj mi ne plu tuŝos la aferon aŭ la artikolon. --Surfo 19:28, 30 dec. 2017 (UTC)[Respondi]