Diskuto:Unua Mondmilito

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Unua mondmilito)

Ĉi tiu paĝo bezonas kelkan tralaboradon, miopinie. -- Vikipediisto:Gabriel_BEECHAM

Jes, mi tradukis ĝin kaj tralegis ĝin nur unu-du fojojn. Finfine mi ŝajne prilaboros ĝin pli, sed vi estas bonvena prilabori ĝin intertempe. -- AdamRaizen

Kelkaj ligiloj estas forigitaj. Kial? Nu, se la dua ligilo troviĝas en la sama paragrafo kiel la unua, ĝi eble estas nenecesa, sed ne ĝena. Kaj se la dua ligilo troviĝas en alia paragrafo (kaj des pli en tute alia parto de la artikolo), povas estis multe pli facile meti duan ligilon anstataŭ devigi la leganton serĉi la ligilon ie en la supro de la artikolo. -- AdamRaizen


Ne estis mi kiu forigis la ligojn. Tamen, mi malkonsentas kun vi. Estu specifa temo ligita nur unu fojon en la tuta artikolo. Se ni ne havus tian kutimon, Vikipedio riskas fariĝi maro de blua teksto, kiu estas ĝena por la okuloj. Kriĉjo 17:24 20. Jul 2003 (UTC)


Mi opinias tute same kiel Adam. Ho ! Kriĉjo, ne timu droniĝi en blua maro de ligoj, ili estas la riveroj de la scio en la vikipedio. -- ArnoLagrange 07:46 21. Jul 2003 (UTC)
Mi pensis, ke estis regulo aŭ rekomendo ne redundigi ligilojn. Tamen, mi ne trovas por aŭ kontraŭ. Eĉ angle en:Wikipedia:Make only links relevant to the context -- :)

Titolo estas "Unua mondmilito" sed en artikolo estas "Unua Mondmilito" kiel estas plej bone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:39, 26 Aŭg. 2014 (UTC) (estas dua mondmilito) Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:40, 26 Aŭg. 2014 (UTC)