Diskuto:VLC Media Player

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton! Mi estas novebakita vikipediisto, mi devas multe lerni ; pro tio ege interesus min, se iu povus klarigi al mi la ĵusajn kontribuojn al tiu artikolo.

1°) 27. Feb 2007 Blahma kontribuis jene : "VLC plurmedia legilo renomita al VLC Media Player: (oni ne inventu novajn nomojn senbezone)" Laŭ mi "plurmedia legilo" ne estas "invento" sed nura traduko de la anglalingva nomo "media player". Ŝajnas, ke oni konsentas lasi tiun nomon sen traduki, ĉar ĉi-okaze temas pri angla nomo. Sed, ĉu oni ankaŭ konsentus, se temus pri ĉina aŭ ĉeĥa nomo ? Ĉu ?...

2°) 27. Feb 2007 Blahma kontribuis plu jene : "(kaj ne "legilo", sed se jam, do prefere "ludilo")." Kvankam mi ne bone komprenis tiun lian frazon, mi miras, ke "ludilo" povas esti uzata ĉi-okaze. Laŭ miaj vortaroj, "Ludilo" estas "Objekto, per kiu infanoj ludas". Dume, laŭ la Komputada Leksikono de Sergio Pokrovskij, "Legi" ja signifas : "Eligi sonojn aŭ videon en formo, perceptebla por uzulo".

Antaŭdankas pro viaj klarigoj, --joloko 21:00, 4. Mar 2007 (UTC)

Saluton. Dankon pro viaj afablaj reagoj al miaj riproĉetoj. Rilate al la nomo de la artikolo: Ĝis kiom mi scias, la vortoj "Media Player" estas parto de la nomo de la koncerna programo. Se estas tiel, kaj se la programo ne ekzistas en versio esperantlingva (pri kies ekzisto mi ĉi-kaze ne scias), tiam nomon de tia programo oni konservu en la originala formo. Se male "media player" ne estus parto de la nomo, tiam ĝi ja povas esti tradukinda kadre de la artikola teksto, sed tiam ĝi ne troviĝu en la nomo de la artikolo mem (simile al kiel oni ne havas ekzemple artikolon nomitan "tekstoprilaborilo Microsoft Word", sed simple "Microsoft Word"). En la dua afero temas pri termina disputo, kiu certe estas malpli facile solvebla. Mi agis laŭ mia kelkjara praktiko kiel filmejestro ĉe diversaj esperanto-aranĝoj, kie mi ĉiam programojn kiel VLC Media Player aŭ BS Player nomis "ludilo". Laŭ mia kompreno "legilo" estas simple ilo kiu "legas" filmon - tiu do povus sambone esti ankaŭ ekzemple nura kopiilo, kiu legas la filmon el kompaktdisko kaj kopias ĝin sur la durdiskon. Konsulti vortaron ja bonas, sed tia-ĉi-kaze (eĉ tuj ne ankoraŭ sciante pri la rezulto) mi rekomendu uzi la nove ekestantan vortaron Komputeko de Yves Nevelsteen, kiu kompilas materialon el pluraj komputikaj vortaroj kaj terminaroj, kaj tial estas ofte ankaŭ pli moderna ol la (komputilepoĥe) jam malnoviĝinta vortaro de Pokrovskij. Laŭ tiu rezulto klare videblas, ke la stabiliĝinta uzo estas "ludilo" aŭ eventuale "spektilo" se iu percepteblaĵo eliras, kaj "legilo" nur se vere oni simple legas kaj aŭ ie konservas, aŭ ion alian ne pli detale difinatan kun la legitaĵo faras. Notu, ke la traduko "poŝ-KD-ludilo" por "portable CD player" estas eĉ rekomendata rekte de la akademiano Bertilo Wennergren, kiu krome ankaŭ estas sperta muzikisto kaj kunkreinto de muzikteĥnika terminaro, parolanta interalie pri "kasedludilo" aŭ "minidiskludilo" ktp. Marek "Blahma" BLAHUŠ 01:26, 5. Mar 2007 (UTC)