Diskuto:Valencia dialekto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Valencia lingvo)

memoro pri Valencia lingvo: kiam mi atingis Valencion por la UK en 1993, mi demandis pri la loko de la "palacio de la musika", palaco de la muziko. Mi demandis tion en kastellana lingvo. Respondo tamen venis en Valencia lingvo, mi komprenis nur "palau..." valencia vorto por palaco. Ho, tiu viro estas lingvopolitike strikta, mi pensis, dankis kaj preteriris al alia, demandante la saman. Kaj venis la sama respondo en valencia. Ho, alia lingva radikalulo? Tio ripetiĝis trifoje, do mia impreso estis, ke ili evidente estas ĉiuj tre striktaj... Nur post du tagoj mi ekkomprenis, ke tio estas eraro. Ili estas tute toleremaj kaj parolas libere ankaŭ la castellanan, se iu deziras. La kaŭzo por nomigi la "palacio"-n ĉiam "palau"-on estis simple, ke tiu kongresejo estis konstruita post la tempo de Franco kaj ricevis de ĝia komenco la oficialan nomon "palau". --219.3.246.11 11:24, 13. Aŭg 2007 (UTC) Hans Eo momente en Jokohamo, ne sukcesis ensaluti