Diskuto:Vinisto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi dubas ke tiu simpla vorto taŭgas por tiu koncepto. Vinisto povas esti vinproduktisto aŭ vinvendisto en vendejo. Dum vinkelnero povas esti kelnero kiu liveras vinon en trinkejo, ne restoracio. Tiu specifa metio en altatavola restoracio eble meritas specifan vorton, nome neologismon, ĉar plej parto de lingvoj faris tion (eĉ slavaj), kio donus en esperanto someljero aŭ sumeljero. Mi nenion trovis en vortaroj. Eble estas io en specifaj verkoj, sed pri tio mi ne kompetentas. Nur detektas netauĝaĵon.--kani (diskuto) 13:13, 21 Feb. 2012 (UTC)

Mi trovis la vorton en La franca-esperanta vortaro ĉe la vorto sommelier, elŝutita al mia komputilo. Alia varianto estas tie kelisto. Bv. kontroli: http://la-vortaro.pagesperso-orange.fr/ukorpo.html Vinfaristo estas alia profesio. Narvalo (diskuto) 19:41, 21 Feb. 2012 (UTC)

Mi korektis. Eble ĝi havas eraroj. Ĉu vi povas vidi ĝin? --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} (diskuto) 22:24, 23 Feb. 2012 (UTC)

Someliero[redakti fonton]

someliero (orgine el franca Sommelier. vinisto, kelisto kaj vinkelnero, neniu el ili povas amplekse esprimi la enhavon de la origina vorto) propono: esperantigi la vorton Sommelier kiel someliero (nekonata, laŭ IP-adreso, esperantista kunlaboranto de China-Radio-International)