Diskuto:Viraj seksorganoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

seksaparato estas seksa helpilo por viroj, laŭ mia vidpunkto. Mi alinomas la artikolon al vira seksorganoj aŭ vira reprodukta sistemo. Same ĉe la virina seksaparato 84.206.8.134 09:08, 24. Feb 2009 (UTC)

Mi estas kontraŭ la ŝanĝo, ĉar mi ne vidas neceson. Punktor 11:44, 24. Feb 2009 (UTC)
Itala kaj hispana lingvo uzas la vorton "aparato", sed oni ne uzas tion en Eo. Temas pri vira reprodukta sistemo, genitalioj ks. Mi estas por la ŝanĝo, ĉar mi vidas neceson de tio. Narvalo 11:56, 24. Feb 2009 (UTC)
Laŭ PIV p. 97 "aparato" estas "Kunaĵo de la organoj, kiuj rilatas al unu fiziologia funkcio". Do certe "seksaparato" ne estas erara. Sed mi samopinias, ke "seksorganoj" estas multe pli klara ol "seksaparato" --PaulP 12:26, 24. Feb 2009 (UTC)
Leginte la argumenton de PaulP mi nun estas ankaŭ por la ŝanĝo. Nun mi ankaŭ komprenas la diskut-kontribuon de 84.206.8.134 (kiu ŝajne estas Narvalo) en [[1]]. Do, la sama ("virinaj seksorganoj"). Punktor 13:11, 24. Feb 2009 (UTC)

Mi mencias, ke mi havas la libron "La korpo de la homo" de Harald Schicke. Li verkis ĉapitron kun titolo "Seksaj organoj" kaj subĉapirtoj "virinaj organoj" kaj "viraj organoj". Bedaŭrinde, mi povis nur hejme kontroli la libron kaj tiel jam 100-procente konvinke apogi la alinomadon. Narvalo 20:23, 24. Feb 2009 (UTC)

Ankaŭ FRANCA-ESPERANTA MEDICINA TERMINARO pruvas vian starpunkton. Punktor 11:02, 25. Feb 2009 (UTC) PS Se mi sciintus ke estas vi, Narvalo, mi ja ne kontraŭis spontane, sed unue traserĉis vortarojn. Vian spritan humuran aldonaĵon ("La artikolo ne mencias la vibratoron") mi nur komprenis post lego de tiu ĉi paĝo. :)