Diskuto:Virgulinsuloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Virgulininsuloj)

La insuloj nomiĝu Virgulininsuloj (nomitaj laŭ la legendaj 11000 virgulinoj kun Sankta Ursulo de Kolonjo), tiel kiel la artikolo jam antaŭe nomiĝis. Laŭ Vikipedio:Lingvaĵo: "Vikipedio devas speguli la ordinaran lingvouzon kaj lingvan tradicion." En ordinara lingvouzo la insuloj estas normale nomataj Virgulininsuloj (vidu ekz-e ĉe "Landoj kaj Lingvoj" de akademiano Bertilo Wennergren). La nun proponita nova formo "Virgulinsuloj" estas stranga kaj neordinara. Ĝi ja estas registrita en la Reta Vortaro, sed eĉ tie kun indiko ke mankas fontoj por ĝi. Sincere, Moldur (diskuto) 08:25, 13 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Laŭ la vortarego "Plena Vortaro esperanto-germana", de p-ro Krause, paĝo 1457, eĉ ekzistas du pliaj nomoj de tiu insularo, nome "Virgin-Insularo" kaj "Virgaj Insuloj". La traduko aperas tie sub la kapvorto "Virga". Do, kion ni faru ĉe tia ĥaoso de terminoj? :-( --Tlustulimu (diskuto) 11:42, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Vere ĥaosa! Mi opinias jene:

  • La baza koncepto pri kiu temas ĉi tie estas virino kiu decidas vivi dio-plaĉan, ĉastan vivon senviran. (Geweihte Jungfrau - Bedaurinde nia Vikipedio eĉ ne havas artikolon pri tio.)
  • La ĝusta vorto por tiu koncepto estas nepre virgulino, nenio alia, de la klasika, tradicia Esperanto ĝis hodiaŭ.
  • En klasika Esperanto, iu vorto "virgulo" estis nek bezonata, nek uzata.
  • Oni povus argumenti ke en nia moderna vivo nun tamen ekzistas uzo por la vorto "virgulo", nome "homo (viro aŭ virino) kiu neniam seksumis". Mi ne kontraŭas.
  • Sed, tiu nova koncepto neniel rilatas al la klasika "virgulino". Estas neniu kialo forpuŝi la klasikan vorton "virgulino" kaj anstataŭi per "virgulo". Fari tion estas grava atenco kontraŭ la ekzistanta, establita lingvouzo. Tiu kiu klasike nomiĝas "virgulino" daŭre restu "virgulino".

Do:

  • Virgulininsuloj - JES, tio estas la ĝusta nomo.
  • Virgulinsuloj - NE, tio estas moderna inventaĵo sen kompreno pri historio kaj signifo.
  • Virgin-Insularo - Tio ne estas vere esperanta nomo, sed litera transpreno de la angla vorto "Virgin" sen konsidero de historio kaj signifo. Principe ebla, sed malpli bela kaj malpli bona solvo.
  • Virgaj Insuloj - Bazita sur miskompreno. Ne temas pri insuloj kiuj estas virgaj, sed insuloj kiuj rilatas al virgulinoj.

Bedaurinde la dua, malbona formo, ricevis tro da disvastigo en Interreto. Mi tamen preferas ke ni restu kun klasika Esperanto kaj la unua, bona formo. Amike, Moldur (diskuto) 12:25, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

P.S. Se oni volas argumenti pri "ofteco de uzo", tiam oni nepre ne rajtas fari nur simplan interretan gugladon. Legu verajn librojn, klasikajn aŭtorojn. Kiel nomis Zamenhof tiujn insulojn? Kabe? Kalocsay? Waringhien? Diversaj papere eldonitaj mondatlasoj?
Nur nombri per Guglo en Interreto sen konsidero de klasika skribita literaturo estas trompo kaj fuŝo. Moldur (diskuto) 12:32, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Kelkaj ekzemploj de virgulinoj en la klasika senco:
Principe ĉiuj monaĥinoj estas virgulinoj. Monaĥineco estas pli alta ŝtupo de virgulineco. Moldur (diskuto) 12:44, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus retrovis mian malnovan ekzempleron de "Poŝatlaso de la mondo", el 1971, eldonita en Prago. En ĝi troviĝas eĉ plia varianto, nome "Virgulina insularo", sur la paĝo 35B. Tio almenaŭ subtenas vian preferatan nomparton. --Tlustulimu (diskuto) 13:22, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
D-ro Krause kaj lia vortaro estas certe estiminda, sed li estis orient-germano, kaj oni certe ne povas atendi de li detalkomprenon de katolikaj konceptoj. - Moldur (diskuto) 13:28, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
"Virgulininsuloj" aŭ "Virgulina insularo": Mi eĉ ne konsideras tiujn du apartaj nomoj, sed etaj variaĵoj de la sama (bona) nomo. Moldur (diskuto) 13:32, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Kaj dankon pro via rapida kontrolo en "Poŝatlaso de la mondo"! :-)

  • La baza koncepto pri kiu temas ĉi tie estas virino kiu dediĉas sin al dio-plaĉa, ĉasta vivo senvira. (Geweihte Jungfrau.)
  • La ĝusta vorto por tiu koncepto estas, ĉiam estis kaj ĉiam estos virgulino, nenio alia.
  • Nomi tian virgulinon "virgulo" komplete rompas kontraŭ la tradicio, historio, kaj signifo de la vorto. Nomi tian virgulinon "virgulo" estas simple erara.
  • La insularo do nomiĝas Virgulininsuloj, aŭ ankaŭ Virgulinaj insuloj, aŭ Virgulininsularo, aŭ ankaŭ Virgulina insularo, kiuj ne estas vere malsamaj nomoj, sed nomvariaĵoj samnivelaj al "Britio" - "Britujo".

Sincere, Moldur (diskuto) 13:53, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]


Iu anglalingvano ĵus tre kritikis min pri mia "senpripensa" uzo de la vorto "Virgulininsuloj", kiun li, neesperantisto, komprenas esti eraro, ĉar devas esti "Virgulinsuloj", kaj "mia" formo simple estas tajperaro kun fuŝa dufoja silabo "in" interne. Sed mi protestas ke la nomo "Virgulininsuloj" ofende nomatas tajperaro, tiom protestas ke mi eĉ klarigis al la ne-lingvano angle la koncepton (antaŭ ol vidi tiun ĉi diskutpaĝon):

It's not right to call one of two equally official alternative names "error" and the other one "the chosen one". Especially the term Virgul'insuloj is a tricky one, meaning "islands of no gender virgins", whereas the more traditional Virgulin'insuloj ("islands of female virgins") uses the traditional meaning of Old French virgine from the root form of Latin virgo, genitive virginis, meaning literally "maiden" or "a sexually intact young woman". Most people probably think that to be a "virgin" means to "have a gender", because to be a "virgin" deals about sexuality, so to see a state name called "islands of no gender virgins" is somewhat strange. But of course it's very modern, much more modern than the german name for the islands, which of course very traditionally calls them "Jungferninseln", "islands of sexually intact young women". You know that Christopher Columbus named the islands after Saint Ursula and the 11,000 Virgins (Spanish: Santa Úrsula y las Once Mil Vírgenes). Everyone in the 15th century understood that those Once Mil Vírgenes were sexually inexperienced girls, no sexually inexperienced teenage boys. Then, gender equality was not yet common thinking! So, the terms "Jungferninseln" and "Virgulin'insuloj" do reflect the traditional idea of Christopher Columbus and his 15th-century fellows better than the modern name "islands of no gender virgins" - but it's modern, gender equality correct, and therefore I'll copy a file of Flago-de-Usonaj-Virgulininsuloj to Flago-de-Usonaj-Virgulinsuloj, because I don't want to create an obstacle to gender equality. But: the terms "Jungferninseln", "Mergelių salos", "Jungfruöarna", "Wyspy Dziewicze", "Maagdeneilanden" and "Virgulin'insuloj" can not be called "errors", they are the original names!!! ThomasPusch (diskuto) 14:38, 16 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Sume: Mi tre pledas renomi la kompletan insularon, la usonan kaj la britan parton, per sia origina nomo "Virgulininsuloj", kaj meti la modernisman alternativon de Reta Vortaro (ĉu vere sen referenco? - ŝajnas ke la PIV de 2020 tute ne esprimas sin pri la nomo) kiel alternativon. Konsiderante ke en tiu-ĉi diskuto ne venis ajna kontraŭa argumento, mi simple efektivigas tion. ThomasPusch (diskuto) 14:54, 16 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon, tre bone! - Amike, Moldur (diskuto) 15:28, 16 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Informkesto insularo[redakti fonton]

Kial mi ne sukcesas havigi fenestron de Openstreet Wikimedia? Sj1mor (diskuto) 16:23, 26 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi ŝanĝis la artikolon kaj skribis komenton en la dokumentadon de {{Informkesto insularo}}. La parametro "mapo" ne nur malaktivigas la mapon kun markilo surbaze de {{situo sur mapo}}, sed ankaŭ la mapligilan mapon. La trajto estas parte heredaĵo de la germana praulo de la ŝablono. Tlustulimu (diskuto) 17:51, 26 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi malfaris mian antaŭan ŝanĝon en la artikolo kaj iomete ŝanĝis la informkeston. Nun la parametro "mapo" ne plu malaktivigas mapligilan mapon. Tlustulimu (diskuto) 18:10, 26 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Bonege. Dankon. Sj1mor (diskuto) 18:23, 26 mar. 2024 (UTC)[Respondi]