Diskuto:Vladimir Ĵirinovskij

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Noto:

Mi tute ne entuziasmas pri homo kia Ĵirinowski, kies ekstremismajn kaj naciismajn ideoj mi taksas tre problemaj, sed mi pensas, ke la esperanta vikipedio pli bone havu iomete da informo pri tia homo. Aidas 20:01, 11. Nov 2007 (UTC)


Ligita flanka diskuto:

Bonvolu tuj ĉesi alidirekti el rusa lingvo kaj similaj. Mi forigos ĉiujn. Narvalo 19:51, 11. Nov 2007 (UTC)

Respondo:
Bone, bone... mi eĉ ne havis ŝancon meti la artikolon, al kiu la redirektigoj celu. Sed ĉu ne estas sence, ne nur skribi artikolon pri ruso sub titolo de esperanta latinliterigo, sed ankaŭ meti redirektigojn de la originala, cirila nomo (kaj supozeble ankaŭ de la ne-esperanta, angla, sed ĉie krom en Esperantujo uzata latinliterigo), por faciligi la trovon de tia artikolo???

Se vi ankoraŭ atendas minuton, la artikolo mem estos en sia loko...

Aidas 19:55, 11. Nov 2007 (UTC)

PS: Ĉu vi ne povus kutimiĝi skribi iom pli ĝentile??? Mi aktivetas en vikipedio nur proksimume monaton, post kiam mi antaŭe nur observis paĝokreojn, kaj ankoraŭ lernas. Sed la tono de iuj el viaj notoj (kiel tiu, al kiu respondas la supra noto, sed neniel nur parolante pri notoj al mi) ŝajnas al mi tute maltaŭga...

Aidas 20:14, 11. Nov 2007 (UTC)

Respondo de Narvalo:
Pardon min, sed mi post 3jara vikipediumado perdas la paciencon, kelkfoje alfrontante la saman problemon. Ĉar - krom Yekrats - preskaŭ neniu korektas, ofte mi devas perdi tro multan tempon por purigado de Vikipedio. Tio kelkfoje trouzas miajn nervojn. (Vi do uzis nomon malĝuste laŭ la angla transskribo kaj tion variis, tio altigis mian sangopremon.)

  1. Ekzistas ie paĝo pri rusigo de nomoj
  2. okaze de rusaj nomoj, ni ne uzas la patran nomon
  3. ni ne uzas alidirektojn el angla, rusa kaj aliaj nomversioj (eble nur la anglan ĉe la aziaj lingvoj)
  4. pri aliaj kutimoj, problemoj demandu min, mi povas mallonge respondi Narvalo 20:28, 11. Nov 2007 (UTC)

Respondo:
Dankon pro via respondo, kaj pri la tri informoj:

1. Ekzistas ie paĝo pri rusigo de nomoj: En noto de vi sur la diskutpaĝo de vikipediisto ThomasPusch mi legis pri tiu paĝo, al kiu vi jen aludas, kaj mi jam aplikas ties proponojn, ekzemple dum la ĵusa esperanta latinliterigo de la rusa nomo Vladimir Volfoviĉ Ĵirinovski. *

2. Okaze de rusaj nomoj, ni ne uzas la patran nomon: Tio ŝajnas al mi iom nekutima, ĉar al mi ŝajnas ke por ruso la patra nomo apartenas al la nomo. Sed mi senprobleme povas adaptiĝi, se estas redirektigo de la plena nomo kun patra nomo al la esperanta artikolo sub mallonga nomo sen patronomo. Dankon pro la sciigo.

3. Ni ne uzas alidirektojn el angla, rusa kaj aliaj nomversioj (eble nur la anglan ĉe la aziaj lingvoj): Tion mi bedaŭras, ĉar la origina nomo en la cirila (aŭ greka aŭ alia) alfabeto ja estas la vera nomo de la "objekto" pri kiu temas artikolo. Mi tre subtenas ke la esperanta artikolo estu sub titolo de esperantlingva latinliterigo, sed mi donus redirektigojn (se konate) de la originale skribita nomo, kaj en kazo de dubo ankaŭ de anglalingva aŭ franclingva (aŭ iu ajn internacie kutima) latinliterigo al la esperante latinliterigita artikolotitolo. Redirektigoj laŭ mi neniam malhelpas, nur povas helpi trovi la deziratan celon. Ĉu ne ? ? ? ?

Mi tuj ŝovos la artikolon de la (al mi malsimpatia, sed politike menciinda) s-ro Ĵirinovski al paĝotitolo "Vladimir Ĵirinovski" sen patra nomo, kaj en eblaj ontaj artikoloj pri rusoj "subpremos" la patran nomon (mi ne planas aparte multe skribi pri rusoj). Se estas iu teknika problemo pri la kazo, ke redirektigoj iĝus "tro multaj" (kion ajn tio signifas), bonvolu mallonge klarigi al mi. Sendepende de tio mi ankaŭ povas provi iom "bremsi min" pri redirektigoj, sendepende de la propra konvinko.

Aidas 22:11, 11. Nov 2007 (UTC)

* Tamen mi ŝajne ne sufiĉe atente legis, kaj post kontrolo konkludas ke laŭ la paĝo citita ĉe ThomasPusch vi pravas pri aserto sur la artikola diskutpaĝo, ke "la ĝusta nomo estas en eo Vladimir Ĵirinovskij" (kvankam [ekzemple pri tiu homo] la angla, franca, germana, hispana, ivrita, nederlanda, pola, portugala kaj rumana transliterigo [granda plimulto de ĉiuj lingvoj] forfaligas la j el la finaĵo kaj finigas tiajn vortojn per simpla -i aŭ -y). Nur hazarde mi post forfaligo de la patra nomo ankoraŭfoje videtis la artikolan diskutpaĝon, kaj ankoraŭ vidis vian noton. Belas se vi notas unuavice sur la persona diskutpaĝo, ĉar pri ŝanĝo de la artikolaj diskutpaĝoj oni ja ne estas atentigata. Mi ne tre ŝatas la finaĵon -ij, sed konscias ke pri mia ŝato ne temas, kaj aldonos la finaĵon -ij (kiu en la "scienca latinliterigo" ene de la teksto ja jam estas konsiderata). Nun vere sufiĉu: Tiom da tempo mi neniel volis dediĉi al la dekstra ekstremisto...

Aidas 22:25, 11. Nov 2007 (UTC)