Diskuto:Vojaĝo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi paĝo esti frue alidirekto al Vojaĝo_en_Esperanto-lando - la lernolibro de Boris KOLKER. Bedaŭrinde la ligo gvidas nun al la apartigilo kaj alidirekto ne plu funkcias. Sed intertempe la aŭtoro eĉ ekuzis tiun adreson en la libro mem, en ĵus aperinta tria eldono, kio helpas diskonigi Vikipedion. Mi esperas, ke neniu kontraŭas, se mi refaros alidirekton kaj mencios aliajn "Vojaĝojn" en la artikolo. Marvin 7. Jul 2005 12:33 (UTC)

Ne plaĉas al mi simila reklamado ĉi tie. Narvalo 7. Jul 2005 12:40 (UTC)

Ni povas diskuti pri la estoneco. Sed nun estas tro malfrue: la libro estas presita kun ligilo al Vikipedio. Do, la ligo devas funkcii. Tio ne estas reklamo de libro en Vikipedio, tio estas reklamo de Vikipedio inter la E-aktivuloj. Aliel vi devas forigi la paĝon pri Enciklopedio de Esperanto aŭ pri UEA. Marvin 7. Jul 2005 13:55 (UTC)

Do, mi remetis la alidirekton al la libro de Kolker, movis la apartigion tien, kaj aldonis ligon al tiun apartigilon en la libro de Kolker sube. Marvin 9. Jul 2005 15:43 (UTC)